Transmisia ĉeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentoĉeno kaj pinjono.
Malantaŭa dentradetaro de biciklo.

Transmisia ĉeno estas aparatomekanismo por transmisii mekanikan energion el unu loko al alia. Ĝi estas ofte uzata por konduki la energion al la radoj de vehiklo, partikulare de bicikloj kaj motorcikloj. Ĝi estas uzata ankaŭ en ampleksa vario de maŝinoj krom vehikloj.

Plej ofte, la energio estas kondukita pere de dentoĉeno, konata ankaŭ kiel konduka ĉenotransmisiĉeno,[1] pasante ĉirkaŭ pinjono, kun la dentoj de la pinjono kongruantaj kun la truoj de la ligiloj de la ĉeno (inter ĉeneroj). La pinjono turniĝas, kaj tio pelas la ĉenon metante mekanikan forton en la sistemon. Alia tipo de transmisiĉeno estas la ĉeno de Morse, inventita de la Morse Chain Company de Ithaca (Nov-Jorkio), Usono. Tiu havas invertitajn dentojn.[2]

Foje la energio estas produktata per simpla rotacio de la ĉeno, kiu povas esti uzata por levi aŭ treni objektojn. En aliaj situacioj, dua rado estas metita kaj la energio estas rekuperata ligante bastonojn aŭ kernojn al tiu nova rado. Kvankam pinjonoj estas ofte simple ovalajn "cirkloj", ili povas ankaŭ iri ĉirkaŭ anguloj metante pli ol du pinjonojn laŭlonge de la ĉeno; pinjonoj kiuj ne metas energion en la sistemo aŭ transmisias ĝin estas ĝenerale konataj kiel bremsoradoj. Variante la diametrojn de la produktantaj kaj ricevantaj pinjonoj rilate unu al la alia, la energia proporcio povas esti ŝanĝita. Por ekzemplo, kiam la pinjonoj de la biciklaj pedaloj rotacias unufoje, tio okazigas ke la pinjono kiu kondukas la radojn rotacias pli ol unu revolucion[klarigu].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Machinery's Handbook (1996), pp. 2337–2361.
  2. First Directory Ltd First Directory Ltd - 1st for business information. 1stdirectory.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Alirita 2018-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Alirita 2021-09-06.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]