Transplantaĵeksperimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transplantaĵeksperimento ankaŭ konata kiel komuna ĝardeneksperimento, ( kvankam tiu ĉi termino estas pli plantospecifa ) estas eksperimento kie unu aŭ pli da organismoj estas movitaj de unu medio en alia(j)n. En kutima ĝardeneksperimento, du specioj de plantoj elkreskantaj en siaj indiĝenaj medioj ambaŭ estas transplantitaj en komunan medion. Reciproka transplantaĵo implikas enkondukadon de organismoj de ĉiu de du aŭ pli da medioj en la alia(j)n. Transplantaĵeksperimentoj ofte estas plenumitaj por testi ĉu ekzistas genetika komponanto por la diferencoj en populacioj. En lastatempaj jardekoj la progresoj de molekula biologio provizis al esploristoj la eblecon de studi genetikan variadon pli senpere. Tamen, transplantaĵeksperimentoj daŭre havas la avantaĝojn de esti simplaj kaj postuli nur malmulte da teknologio. Aliflanke, ili povas postuli konsiderindan tempon kaj laboron, kaj la nombro da testorganismoj ofte estas relative limigitaj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Molles, Manuel C., Jr.. (2002) Ecology: Concepts and Applications, ‑a eldono, Nov-Jorko: The McGraw-Hill Companies, Inc., p. 586 . ISBN 0-07-112252-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]