Transplantado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transplanta operacio en 1968

Transplantado[1] estas la anstataŭigo de malbone funkcianta aŭ nefunkcianta organo de paciento. Organoj, kiuj povas esti transplantataj, estas la koro, la haŭto, la pulmoj, la renoj, la pankreato, la korneo kaj la hepato. Ankaŭ partoj de la haŭto, la hepato kaj la ostmedolo estas foje transplantataj. Transplantado de nervoj povas helpi ĉe neŭrotmezo.

Rifuzo[redakti | redakti fonton]

La korpo rigardas fremdajn ĉelojn kiel malamikan infekton kaj provas detrui ilin per MHC-I-sensiloj. Plej ofte tio estas bona meĥanismo, kiu preventas malsanojn, sed ĉe transplantado ĝi estas granda problemo.

Por eviti rifuzon, oni uzas tiel nomatan histokongruan donacanton; plej ofte temas pri familiano, sed ankaŭ povas esti aliulo. Kelkfoje la paciento estas sia propra donacanto, ekzemple kiam temas pri transplantado de haŭto. Tiuokaze ne okazos rifuzo. Por scii, ĉu la transplantota histo ne estos rifuzita, oni determinas la histotipon de la donaca organo en laboratorio. Tiuj informoj estos konservitaj en datumbazo, por ke oni povu rapide retrovi la ĝustan donacan histon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estis supozeble farita en la fino de la 15-a jarcento kaj montras scenon prenitan el la verko de Jacobus de Voragine, el la jaro 1275. Laŭ tiu libro, sakristiano en la Preĝejo de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, en Romo, kiu suferis de gangreno je unu el siaj kruroj, sonĝis, ke la ĝemelaj sanktuloj amputis la malsanan korpoparton kaj anstataŭigis ĝin per kruro de ĵus mortinta etiopa sklavo. Kiam la sakristiano vekiĝis, li konstatis, ke li havas sanan anstataŭan kruron, tamen nigrahaŭtan. Laŭ la tradicio, tiuj du sanktuloj praktikis medicinon ĉirkaŭ la jaro 300 post Kristo.

Nuntempe, la tekniko pri transplantoj mirinde evoluis kaj transformiĝis al unu el la plej elstaraj atingoj de medicino. Pro tio, oni supozas, ke ĝi estas nova afero en la historio. Tamen ne. Tiu penado de medicinistoj komenciĝis antaŭ tre, tre longa tempo. En egiptaj papirusoj oni trovis priskribojn pri transplantoj faritaj 2500 jarojn a.k.! En Hindujo, kie geedza malfidelo estis punita per amputo de la nazo, kuracisto plenumis rekonstruon de nazo per haŭtotransplanto, jarcentojn antaŭ Kristo. En la jaro 1905, la viena okulkuracisto Edward Zirm sukcesis fari la unuan bonrezultan transplanton de homa korneo, post multaj aliaj provoj faritaj de liaj kolegoj. La unuaj veraj transplantoj de renoj okazis meze de la 20-a jarcento. En 1967 Christian Barnard famiĝis pro la unua transplanto de koro, post kiu la paciento vivis dum 18 tagoj. Preskaŭ samtempe oni inaŭguris la transplantadon de hepatoj en homojn. En la dua duono de la 20-a jarcento okazis eltrovo, kiu ŝanĝis la historion pri transplantoj: la eltrovo de drogoj, kiuj mildigas la reagon de la korpo kontraŭ la “fremdaj” transplantitaj organoj.

Kiam oni tralegas la historion de medicino rilate al transplantoj de organoj, oni neeviteble sentas, ke la vera “miraklo” ne estis tiu de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, sed tiu atingita de medicinistoj, laŭlonge de miljara strebado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]