Transpona muzikinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Transpona instrumento)

Transponaj muzikinstrumentoj estas muzikiloj, kies vera tonalto kutime ne sekvas la notadon, do kies sono diferencas de la notacio. Je la uzado de transponitaj notoj la sama notofiguraĵo egalas ĉiam la saman prenon sur la instrumento, tiel ke muzikisto ne devas lerni novajn prenojn je samstrukturaj instrumentoj konstruitaj laŭ diferencaj grandoj. Tio estas demando de konvencio; laŭstrukture transponaj instrumentoj neniel diferencas de netransponaj (vd. sube ĉe Kuhlo-notacio).

Oktavigon oni uzas je altege aŭ malaltege sonantaj instrumenoj, por uzi en la notsistemo la normalaj klefojn (plejparte sopranaj aŭ basaj klefoj) sen bezoni tro multajn helpliniojn.

Transponado per aliaj intervaloj (plejparte je blovinstrumentoj) celas plifaciligon por muzikisto, kiu alterne devas ludis instrumentojn de sama tipo, sed de diferencaj agordoj. Tio estas necesa je instrumentoj, kiuj ne povas generi ĉiun tonon ene de sian tonamplekso. Ekz. iam instrumentoj kiel trumpeto, korno (naturkorno) sen valvoj aŭ klapoj (klapotrumpeto) povis generi nur naturtonojn pri siaj tonikoj (komp. la fanfaron aŭ la alpokornon), tiel ke oni bezonis laŭ komponaĵo ekz. trumpetojn en D aŭ C aŭ de aliaj agordoj. Ankaŭ nuntempaj valvotrumpetoj, klarnetoj kaj aliaj estas konstruataj en diferencaj agordoj, sed ilin ludas unusama muzikisto. En tiuj ĉi kazoj plejparte, sed ne nepre necese, la laŭa baza gamo de la instrumento (kaj analoge ĉiuj aliaj tonoj) estas notita kiel C maĵora.

La indiko kiel ekz. "trumpeto en Bb" sur la notfolio ekkonigas, per kiu intervalo, elire de C, la notado diferencas de la dezirata sono.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Oktavigaj instrumentoj:

Ok super la klefo foje indikas oktavigon.

Pli malvastasence tranponaj instrumentoj estas tiuj, kiuj transponas en alian intervalon ol la oktavo

  • supren:
    • Klarneto en Eb, sonas etan tercion pli alta ol notita
    • Trumpeto en D, sonas grandan sekundon pli alta ol notita
  • malsupren :
    • Klarneto en Bb, Trompete in Bb, sopransaksofono en Bb, sonas grandan sekundon pli malalta ol notita
    • Klarneto en A, amorhobojo, sonas etan tercion pli malalta ol notita
    • Kornoj plejparte estas notitaj en F, do ili sonas perfektan kvinton pli malalta ol notita, tamen ekzistas ankaŭ aliaj notacioj. Kornoj ĉiam transponas malsupren.
    • aldsaksofono en Eb sonas grandan sekston pli malalta ol notita
    • tenorsaksofono en Bb (tief), sonas grandan nonon pli malalta ol notita
    • baritonsaksofono en Eb (tief), sonas grandan tredecimon pli malalta ol notita
    • angla korno sonas kvinton pli malalta ol notita

Krome dum la klasika epoko oni ankaŭ notis la timbalojn transpone. Ĉar oni agordis la kutiman timbbalparon sur la toniko kaj la kvinto, oni uzis en la notacio nur la tonojn C kaj G, la instrukcio pri la ĝusta agordo troviĝas je la komenco de la partio.

Kuhlo-notacio[redakti | redakti fonton]

Aparta escepto ekzistas por ludantoj de latunblovinstrumentoj en ekleziaj ensembloj („Posaunenchor“) en Germanio, kies literaturo ekde la fondado per Johannes Kuhlo nur aperas en laŭsona, do ne transponita notado (ankaŭ nomita C-notado). Je tio la blovantoj tamen uzas la kutimajn latunblovinstrumentojn agorditajn en Bb, F aŭ Eb kaj ekde la komenco lernas la konvenajn valvokombinaĵojn. En ilia mano ekz. Bb-trumpeto do estas ne-transpona instrumento, kvankam tiu ĉi neniel diferencas de la Bb-trumpeto de orkestrotrumpetisto