Transporto en Ukrainio
Transporto en Ukrainio prezentas ligilojn per aviadiloj, fervojoj kaj ŝoseoj.
Fervojoj
[redakti | redakti fonton]En Ukrainio, fervojoj estas prizorgataj de la Ŝtata Fervoja Administrado de Ukrainio (ukraine Укрзалізниця). La fervoja reto de la lando estas dividita en ses branĉojn: Donecka, Lviva, Odesa, Suda, Sudokcidenta kaj Dnepra. La maksimuma rapido de pasaĝera trafiko estas 160 km/h. La entuta longeco de fervojoj estas 22 473 km.
Aŭtovojoj
[redakti | redakti fonton]23 Internaciaj aŭtovojoj trairas Ukrainion[1]. La tuta longo de aŭtovojoj estas 169 491 km.
Aviado
[redakti | redakti fonton]Estas 19 internaciaj flughavenoj. La ĉefa flughaveno de la lando estas la Internacia Flughaveno Borispilo.
Rivera kaj mara transporto
[redakti | redakti fonton]La plej granda rivero de Ukrainio estas Dnepro, kiu estas navigebla. Ukrainio havas aliron al du maroj, Nigra Maro kaj Azova Maro.
| Plej grandaj havenoj de Ukrainio (2008) | |
|---|---|
| Haveno | Kargo, milionoj T. |
| Odeso | 34,56 |
| Pivdenne | 21,7 |
| Ĉornomorsk | 18,9 |
| Mariupolo | 16,3 |
| Mikolajivo | 9,25 |
Dukta transporto
[redakti | redakti fonton]Duktoj estas uzataj por transporti petrolon kaj petrolajn produktojn, naturan gason. Ilia tuta longo en Ukrainio estas pli ol 40 mil km, el kiuj 35 mil kilometroj estas gasoduktoj.
Urba transporto
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- Vido de Danubo en la delto de Vilkovo
- Aviadilo de Ukraine International Airlines
- Ponto de Varvarovka
- Aŭtovojo T 1410 apud Lvivo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Международные автодороги Украины.. Arkivita el la originalo je 2016-12-26. Alirita 2017-05-19 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Транспорт на Украине" en la rusa vikipedio (fonta versio 85429975). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |