Transports publics fribourgeois
Aspekto
| Transports publics fribourgeois | ||
|---|---|---|
| Trajno de TPF en stacidomo Fribourg-Freiburg | ||
| fervoja firmao | ||
| Ĝeneralaj informoj | ||
| Loko | Friburgo, | |
| Transportsistema speco | Aŭtobuso, trolebuso, trajno | |
| Komenco de trafiko | 1-a de januaro 2000 | |
Transports publics fribourgeois ("Transporto Publika Friburga"), ankaŭ konata per ĝiaj inicialoj TPF, estas privata publika transportisto en la Kantono Friburgo, en Svislando. Ĝi funkciigas plurajn normal-ŝpurajn kaj metro-ŝpurajn fervojliniojn kaj busliniojn en la Kantono Friburgo, same kiel la urbajn busretojn de la urboj Bulle kaj Friburgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La firmao naskiĝis la 1-an de januaro 2000 kiel rezulto de la kuniĝo de la kompanioj Chemins de fer Fribourgeois Gruyère-Fribourg-Morat (GFM) kun Transport en commun de Fribourg (TF).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de fervojaj kompanioj en Svislando
- Listo de fervojaj stacioj en Svislando
- Trolebusa transporto en Friburgo
