Transskribado (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
RNA-transskribado, inkluzive pluradenilado, 5'-ĉapiĝo, kaj splisado.

Transskribado estas la unua etapo de genesprimo, en kiu sekcio de DNA, kiu enhavas genon, estas kopiita al RNA per la enzimo RNA-polimerazo.

Ambaŭ DNA kaj RNA estas nukleacidoj, kiuj uzas parojn de nukleotidoj kiel komplementa lingvo. Dum transskribado, RNA-polimerazo legas DNA sinsekvon kaj kreas komplementan, kontraŭ-paralelan RNA sinsekvon. Transskribado okazas per la sekvantaj ĝeneralaj etapoj:

  1. RNA-polimerazo, kun unu aŭ pluraj transskrib-faktoroj, ligiĝas al start-sinsekvo de DNA.
  2. RNA-polimerazo apartigas la du DNA-fadenojn rompante la hidrogenajn ligojn inter komplementaj nukleotidoj, formante transkrib-bobelon.
  3. RNA-polimerazo aldonas RNA nukleotidojn, kiuj estas komplementaj al la nukleotidoj de unu DNA fadeno.
  4. RNA suker-fosfata ĉefĉeno formiĝas kun helpo de RNA-polimerazo, formiĝanta RNA-fadenon.
  5. Hidrogenaj ligoj de la RNA-DNA helikso rompiĝas, kio liberas la novan RNA fadenon.
  6. Se la ĉelo havas nukleon, eblas ke la RNA estos plie traktata, ekzemple pluradenilado, ĉapiĝo, kaj splisado.
  7. La RNA eblas resti en la nukleo aŭ eliras tra nukle-poro al la ĉelplasmo.

La peco de DNA transskribita al RNA molekulo kodas almenaŭ unu genon. Se la geno kodas proteinon, la transskribo kreas mesaĝ-RNAn (mRNA); la mRNA sekve estas ŝablono por fabriki la proteinon per tradukado. Alterne, la transskribita geno eblas esti por nekodanta RNA, kiel mikroRNA, ribosom-RNA (rRNA), transig-RNA (tRNA), aŭ riboenzimo. Entute, RNA helpas fabriki, regi, kaj prilabori proteinojn, do havas fundamentan rolon en ĉelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldra P. Solomon, Linda R. Berg, Diana W. Martin. Biology, 8th Edition, International Student Edition. Thomson Brooks/Cole. (ISBN 978-0495317142)