Trapistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
trapistoj en Vleteren, Flandrio

Trapistoj estas anoj de monaĥa ordeno ene de la romie katolika eklezio. Tiu ĉi ordeno estas reformita parto de la Ordeno de Cistercio, kun tre rigoraj reguloj. Ĝi ekestis dum la 17-a jarcento.

bierfara kaldrono en la bierfarejo de la trapista abatejo Notre-Dame de Saint-Rémy Rochefort en Valonio

La kutima vestaĵo de la trapistoj similas al tiu de la cistercianoj: sur blanka vesto estas nigra ŝultroparto, kaj dum festaj okazoj aldoniĝas blanka mantelo. Trapistoj portas ledan zonon anstataŭ la nigra ŝtofa zono de la cistercianoj. La trapistoj ene de la romie katolika eklezio havas la renomon esti aparte retiritaj de la publika socia vivo, esti aparte monaĥe asketaj kaj pro sukcesa agrikultura produktado.

En la publiko iuj trapistaj monaĥejoj konatiĝis pro tipaj monaĥejaj produktaĵoj, kiel marmelado, olibano, ritaj katolikaj festovestaĵoj, likvoroj, "trapista fromaĝo" kaj "trapista biero". Tiuj produktoj ligiĝas al la unuopa monaĥejo, kiu specialiĝis en la produktado kaj financas la monaĥan vivon per ĝi. Ŝablono:Ĝermo-religio