Traspinedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traspinedo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47330
Demografio
Loĝantaro 1 242  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 4° 28′ U (mapo)41.575833333333-4.4722222222222Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 751 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Traspinedo (Provinco Valadolido)
Traspinedo (Provinco Valadolido)
DEC
Traspinedo
Traspinedo
Situo de Traspinedo
Traspinedo (Hispanio)
Traspinedo (Hispanio)
DEC
Traspinedo
Traspinedo
Situo de Traspinedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Traspinedo [+]
vdr

Traspinedo [traspiNEdo] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Traspinedo estas komprenebla etimologie kiel Transpinaro.

Traspinedo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Preĝejo de Traspinedo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aguasal kaj Ordoño, okupas totalan areon de 26,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 149 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĝi akiris 300 el 1991.

Ĝi distas 45 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 14-a jarcento, Traspinedo apartenis al Infantazgo de Valadolido, sed ankaŭ al diversaj senjorlandoj: la abato de Palazuelos, la Infantazgo de Valadolido, Ruiz González de Castañeda, Doña Juana, mujer edzino de Juan Rodríguez de Sandoval.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotikeca preĝejo de Sankta Marteno de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]