Treasure island (1950)
Treasure island | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Treasure Island |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 19 jul. 1950, 27 nov. 1950, 22 jun. 1950 |
Ĝenro | porinfana filmo, filmo bazita de literatura verko, pirata filmo |
Kameraado | Freddie Young |
Reĝisoro(j) | Byron Haskin |
Produktisto(j) | Walt Disney • Percival C. Pearce |
Scenaro | Lawrence Edward Watkin |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Clifton Parker |
Rolantoj | Bobby Driscoll • Robert Newton • Basil Sydney • Finlay Currie • Denis O'Dea • Francis de Wolff • Fred Clark • Geoffrey Keen • Howard Douglas • John Gregson • John Laurie • Patrick Troughton • Ralph Truman • William Devlin • Gordon Mulholland • Walter Fitzgerald • David Davies • Harry Locke • Sam Kydd • Geoffrey Wilkinson • Andrew Blackett • Paddy Brannigan • Ken Buckle • Diarmuid Kelly • Eddie Moran • Harold Jamieson • Stephen Jack • Jack Arrow • Jim O'Brady • Chris Adcock • Reginald Drummond • Leo Phillips • Tom Lucas • Bob Head |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
IMDb | |
Treasure Island (Trezorinsulo) estas usona aventura filmo de realviva agado de 1950 produktita de Walt Disney Productions, adaptita el la fama samnoma romano de Robert Louis Stevenson de 1883. Reĝisorita de Byron Haskin, en ĝi stelulas Bobby Driscoll kiel Jim Hawkins kaj Robert Newton kiel Long John Silver. Treasure Island estas elstara kiel unua tuta filmo de realviva agado de Disney kaj la unua kinversio de Treasure Island fartia en koloro. Ĝi estis filmita en Anglio surloke kaj en la studioj de Denham, Buckinghamshire.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En la Okcidenta Marbordo de Anglio en 1765, juna knabo nomita Jim Hawkins loĝas kun sia patrino en malgranda kampara trinkejo kiun ili funkciigas. La kapitano William Bones, malsana kliento, donas al Jim trezormapon post esti vizitita de du piratoj, la dua el kiuj donas al la kapitano noton markitan per nigra punkto. Tiun saman nokton Bones mortis, kaj Jim montras la mapon al Squire Trelawney. Trelawney rekonas la mapon kiel apartenanta al la pirata kapitano Flint kaj financas vojaĝon por malkovri la perditan trezoron de la pirato. Trelawney dungas la kapitanon Smollett kaj lian ŝipon, nome Hispaniola, kiu kunportas sian amikon Dr. Livesey kiel la doktoro de la ŝipo kaj Jim kiel ŝip-knabo.
La unukrura Long John Silver arigas la ŝipanaron, kiu jam scias pri la celo de la vojaĝo, kaj alveninte al la insulo, insurekcias. Jim en la insulo trafas Ben Gunn, kiu estis abandonita tie de la iama pirata kapitano Flint. En la insulo okazas batalo inter la insurekciintoj kaj la "bonuloj".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Radio Times review Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Treasure island en Interreta filma datumbazo (angle)
- Treasure Island Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine en Lux Radio Theater: 29a de januaro, 1951. Stelulas James Mason kaj Bobby Driscoll.