Trenitalia
Trenitalia estas ĉefa fervoja kompanio en Italio, posedata de Ferrovie dello Stato (kiu mem estas posedata de ŝtato).
Persona transporto
Longdistancaj trajnoj
Estas kvar tipoj de longdistancaj trajnoj:
- Eurostar Italia
- Intercity
- Espresso
- Frecce - tri tipoj: Frecciarossa - maksimuma rapideco 360 km en horo, Frecciargento - maksimuma rapideco 250 km en horo, Frecciabianca - maksimuma rapideco 200 km en horo
Internaciaj personaj trajnoj
Trenitalia ofertas konektojn al Aŭstrio, Belgio, Francio, Germanio, Hungario, Slovenio, Hispanio kaj Svislando.