Trenkurbo


Je geometrio, la trenkurbo (latine tractrix) estas ebena transcenda kurbo, kiu estas solvo de ordinara diferenciala ekvacio kiu modelas tiradon de peza objekto sub frotado.
Difino
[redakti | redakti fonton]La trenkurbo estas la ebena kurbo, kies formo en kartezia koordinatsistemo estas la jena:
- .
La trenkurbo estas mekanike priskribebla. Supozu ke peza objekto kuŝas ĉe , kaj oni staras ĉe la origino, kun ŝnuro de longo 1 liganta onin kaj la objekto. Supozu ke oni marŝas laŭ la -akso, plusen aŭ minusen. Do, ĉar la longo de la ŝnuro estas fiksita, oni trenas la objektoj post si. Kiam la tirataĵo kuŝas ĉe , do la tiranto staras ĉe
- .
Pro la tirado, la deklivo de la ŝnuro () egalas tion de la tanĝo de la kurbo ; tial,
- ,
kaj la trenkurbo estas la solvo de ĉi tiu ordinara diferenciala ekvacio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La trenkurbo estis malkovrita de Claude Perrault en 1670. Poste, Isaac Newton (1676) kaj Christiaan Huygens (1692) ankaŭ studis la kurbon.