Trento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trento
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Provinco TN Trento (2005)
Geografia situo 46° 4′ N, 11° 7′ O (mapo)46.06666666666711.116666666667Koordinatoj: 46° 4′ N, 11° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 190 m
Areo 157 (2005) km²
Loĝantaro 118 046 (2023)
Loĝdenso 748 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Giovo, Lavis, Albiano, Terlago, Vezzano, Civezzano, Padergnone, Pergine Valsugana, Calavino, Lasino, Vigolo Vattaro, Garniga Terme, Cavedine, Cimone, Aldeno, Besenello (2005)
Patrono Sankta Vigilio
Festa tago 26-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj trentinitridentini
Poŝtkodo 38121
Imposta kodo L378
Kodo laŭ ISTAT 022205
Telefona prefikso 0461
Retpaĝo http://www.comune.trento.it/
Loko en mapo
vdr

Trento (en la germana lingvo Trient) estas urba komunumo de Italio. La komunumo estas ĉefurbo de la Provinco de Trento kaj de la regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo. Fine de 2011 ĝi havis 117 065 loĝantojn.

Panoramo

Geografio

La urbo situas en la valfundo de Adiĝo, 55 km sude de Bolzano-Bozen kaj 100 km norde de Verono. Ĝi estas superrigardata okcidente de Monte Bondone (Cornetto 2181 m), nordokcidente de Paganella (2125 m), nordoriente de Monte Calisio (1096 m), oriente de Marzola (1738 m) kaj sudoriente de Vigolana (Becco di Filadonna, 2150 m).

Historio

De origino ĝis la romiana epoko

Trento evoluis kiel valfunda establo de retikuloj. Malgraŭ tio, ke ne estas ĝis hodiaŭ certeco pri la influo, kiun la lokaj triboj suferis de aliaj antikvaj popoloj, tre eblas ke la Valo de la Adiĝo, transpado nordsude, favoradis iun influon kun Venetoj, Etruskoj, Kimbroj kaj preskaŭ certe Gaŭloj, popoloj keltaj. La romia konkero de la urbo okazis, post multaj bataloj kun la retikaj triboj, preskaŭ je la fino de la unua jarcento. Trento, kiu ekestis jam antaŭ la konkero kiel romia tendumejo, estis nomata Tridentum.

Alta Mezepoko

Ĉirkaŭ la duono de la 4a jarcento, oni fondis la episkopan katedron, konfidita al la unua konata episkopo: Ĝovino (Iovinus). La fondo de la trenta dioceso signifis gravan pason, ĉar la episkopa rono ĉiam serĉis doni sekurecon kaj unuiĝion, malgraŭ la fremdaj okupadoj. La tria trenta episkopo, post Ĝovino kaj Abondancio, estis romana patriciulo: Virĝiljo (Virgilio). Li serĉis plirapidiĝi la evangelizado de la Trentino, forte konstruis ligoj kun la milana episkopo Ambroĝo. Virĝiljo estis la unua kaj la plej grava uloj del la Trenta eklezio, kaj li mortis kiel martiro en la Valo Rendena, igis patrono, la tutan regiono veneras lin.

En la 6a jarcento Trento estia okupita de la Goto(-anoj), kun Teodoriko; poste del la Franko(-anoj) kaj de la Longobardo(-anoj). En la jaro 982 la Oto(-anoj) enprenis Trento en la Sankta Romia imperio.

La Episkopa Princeco

En la jaro 1027 la imperestro de Sankta Romia imperio Konrado la 2a establis la episkopan princecon de Trento, kiu daŭris ĝis la napoleona epoko. Por Trento ekis longdaŭra periodo de stabileco, malgraŭ la premo de la tirola nomeleco. La episkopa princeco regnis dum 8 jarcentoj kaj 51 episkopoj sekvis sin. La urbo estis en 1200 mineja centro, aparte arĝento el Monto Kalisio, de sufiĉa graveco. En la jaro 1407 Rodolfo Belencani (it: Belenzani) direktis ribelon de urbanoj kontraŭ la episkopa-princa opresado de Ĝiorĝio el Lichtenstein , Belencani regnis dum 4 jaroj. Trento famigis internacie pro la koncilio de Trento (1545-1563), per kiu ekis la Kontraŭreformacio kontraŭ protestantismo. La 16an estis uno el la plaj mirindaj periodoj, por la ĉefurbo. Regis la pricecon Bernardo Klesio (it: Clesio) kaj Kristoforo Madruco(itale: Cristoforo Madruzzo). Ili trasformis Trento laŭ la renacancaj principoj, restrukturante kaj konstruante multaj palacoj kaj preĝejoj.

la 19a kaj 20a jarcentoj

En la jaro 1815 kaj la tuta nuna provinco, igis definitive parto de Habsburga Impero. Dum ĉi tion periodo Trento multe trasformiĝis: la fervojo de Brenero (kiu kunligis Verono kun Habsburga Impero ), la deloco de la rivero Adiĝo iom ekstere la urbo, la konstruado de palacoj, gravaj lernejoj, kazermoj, ktp.

Ekde 1870 naskiĝis en Trento kelkaj fluoj, politikaj movadoj kaj rondoj, kiuj serĉis defendi la urban italiecon kontraŭ la klopodoj de germaniigeco, faritaj de naciistaj grupoj el Tirolo. Uno el ili estis la movado Tiroler Volksbund (naskiĝito en Vipiteno en la jaro 1905). En la jaro 1886 oni decidis starigi monumenton al la itala ĉefpoeto Dante Alighieri. La plej radikalaj elstaruloj, ne limiĝis sin petante politikan kaj kulturan aŭtonomion, sed esprimis la deziron pri rapidega aneksado al Itala Reĝo.

Famuloj

En la urbo naskiĝis jenaj famuloj:

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

Esperanto

Tie estas esperanto-grupo ekde la komenco de 20-a jarcento. En la 24-a de decembro 1919 okazis la unua regiona esperanto-kunveno en Trento. La 6-a Nacia Kongreso de Esperanto okazis tie 16-17-an de aŭgusto 1921.

Monumentoj kaj interesindaj lokoj

Preĝejoj

  • la katedralo de Sankta Vigilio
  • Preĝejo Sankta Maria Majora – konstruita je 14-a jarcento de Antonio Medaglia por volo de la kardinalo Clesio, el renesanca stilo sed kun gotikaj elementoj (clesiana stilo). La fasado montriĝias grava kvincenta portalo, dum interne estas rimarkinda samepoka ĥorejo kaj la toloj de Cignaroli kaj de Moroni. La Preĝejo gastigis la trian periodon de la Trenta Koncilio (aprilo 1562 - dicembro 1563).
  • Preĝejo Sankta Pietro - starigita en la 12-a jarcento supre iun jam ekzistinta kapelo. La novgotika fasado estis refarita laŭ projekto de Pietro Estense Selvatico de la jaro 1848 al 1850. Ĝi estis dividita je tri spanoj kaj ekstere altigas la statuo de Sankto Petro.
  • Preĝejo Sankto Apollinare - starigita en la 13-a jarcento ĉe la piedoj de Doss Trento kan ĉe la riverbordo de la Adiĝo. Estas dedikiĉita al episkopo de Ravenna (V jarcento). Tio suposas ke ĝi havas origino tre pli malnova. Presentiĝas sin tre svelta al alto, kun deklivega tegmento laŭ norda moro, kun tegaĵo per "ŝindo" (malgranda ligna tabuleto).
  • Preĝejo Sankto Lorenzo – konstruaĵo je la XII-a jarcento, starigita de la benediktanoj el Bergamo alvokitaj ĝis Trento de la episkopo Altermanno. Aparta interesinda estas la apsido, farita en romana stilo kaj la sacerdotejo.

traduko el la itala ...

Eksteraj ligiloj