Domaša

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trepec)
Domaša
teritorio
Oficiala nomo: Domaša
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distriktoj Vranov nad Topľou, Distrikto Stropkov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situas sub Veľká Domaša
Malaperintaj vilaĝoj
Rivero Ondava
Situo Domaša
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 36″ N 21° 41′ 50″ O / 49.02667 °N, 21.69722 °O / 49.02667; 21.69722 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: www.domasa.sk
Portalo pri Slovakio

Domaša estas komuna nomo por pereintaj municipoj kaj ties katastraj teritorioj, kiuj nun situas parte sub kaj parte apud akvorezervujo Veľká Domaša.

Pereo[redakti | redakti fonton]

Pereis 6 vilaĝoj (Dobrá nad Ondavou, Kelča, Petejovce, Trepec, Veľká Domaša, Valkov) + 2 parte, kie okazis detruo de kelkaj domoj en inundiga teritorio (Bžany, Turany nad Ondavou). La municipo Kelča propre eĉ ne pereis, ĉar sur bordo de Veľká Domaša estiĝis nova municipo Nová Kelča. La estintaj inundigita municipoj Dobrá nad Ondavou, Kelča, Trepec kaj Veľká Domaša apartenis al distrikto Vranov nad Topľou. La estintaj inundigitaj municipoj Petejovce kaj Valkov apartenis al distrikto Stropkov.

La konstruado de Domaša postulis translokigi vojon el Vranov nad Topľou ĝis Stropkov, translokigi elektrajn kaj telefonajn kondukilojn apud ŝtata vojo. La municipoj kaj la vojoj, la agrikultura grundo kun areo 1100 hektaroj kaj arbara grundo kun areo proksimume 300 hektaroj estis inunditaj. Por ŝirmi memorige rarajn preĝejojn en Kelča kaj Bžany estis konstruitaj ŝirmaj digoj.

  • Devis forloĝiĝi pli ol 700 hejmoj.
  • Preĝejoj en la inunditaj vilaĝoj estis piroteknike forpafitaj.
  • Municipo Valkov ĝis ties likvido estis neniel elektrizita.

En la jaro 1957 estis la nombro de domoj en municipo en inundiga teritorio en nombro:

  1. Bžany: 44
  2. Kelča: 98
  3. Trepec: 56
  4. Valkov: 42
  5. Dobrá nad Ondavou: 130
  6. Petejovce: 38
  7. Turany nad Ondavou: 51
  8. Veľká Domaša: 77

Al la municipo Dobrá nad Ondavou apartenis 7 domaroj, kie estis la nombro de domoj la jena:

  1. Lipníky: 2
  2. Pohlodok: 3
  3. Polská Osada: 8
  4. Suchý Potok: 4
  5. Sýrový Potok: 4
  6. Vrchy: 5
  7. Zadné Lány: 3

Apud tombejo apud municipo Dobrá nad Ondavou estis cigana domaro kaj la alia troviĝis inter Trepec kaj Kelča sur lokoj, kie hodiaŭ estas duoninsulo Krym. En municipo Dobrá nad Ondavou vivis multe da judoj. Ĝis hodiaŭ troviĝas Juda tombejo en Dobrá malantaŭ Hotelo Domaša en arbaro en parto nomata Za Čertovou zátokou en direkto al Trepec. Sur bordoj de Veľká Domaša restis 3 preĝejoj (Nová Kelča, Trepec, Valkov), en kiujn dum indulgencoj porokaze revenadas enloĝantoj el la tuta Slovakio. En preĝejo en Valkov estas diservataj diservoj regule. En la eksa municipo Dobrá nad Ondavou estis romkatolika malfrue gotika Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo el komenco de la 16-a jarcento, reguligita en la 19-a jarcento.

En regiono de Domaša ankoraŭ troviĝas arkeologiaj trovejoj en Kvakovce kaj en Bžany kaj popoldomo en municipo Bžany.