Treppenstraße

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kassel, Treppenstrasse

La strato Treppenstraße (laŭvorte: Ŝtupara strato) estis, post la rekonstruadoj urbaj de post la Dua mondmilito, objekto modela de moderna urboplanado en Kassel, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi strato unuigu la butikumbulvardon Obere Königsstraße kun la Ĉefa stacidomo de Kaselo. La ŝtupararanĝo finfaritis laŭ la planoj de Werner Hasper en 1953. Temis pri unu el la unuaj piediraj zonoj de Germanio. La en 1957 finfaritaj bordaj konstruaĵoj faritis regule duetaĝe inter la pli altaj angulaj konstruaĵoj. La supera kaj pli larĝa parto de Treppenstraße ricevis sur la ebenaĵoj duonvojaj viridajn areetojn kaj florbedojn, dume pli malsupre estas nur ŝtupoj. Ĉe la transversa strato Wolfsschlucht faritis en 1958 florpavilono ĉe la placo Florentiner Platz. Ĝi estas dediĉita al la itala ĝemelurbo de Florenco.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La promena strato kaj la placo en ĝi estas tre karakteraj ekzemploj de la arkitekturo de la 1950-aj jaroj kaj sekve monumentprotektitaj aĵoj. Tamen oni ne sukcesis konservi nek la aranĝan unuecon de la tuto nek ĉiujn detalojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 74

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]