Saltu al enhavo

Treptow-Köpenick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Treptow-Köpenick
distrikto de Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Germanio
Federacia lando kaj urbo Berlino
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Oliver Igel
Demografio
Loĝantaro 273 689  (2019) [+]
Loĝdenso 1 629 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 27′ N, 13° 34′ O (mapo)52.4513.566666666667Koordinatoj: 52° 27′ N, 13° 34′ O (mapo) [+]
Areo 168 km² (16 800 ha) [+]
Treptow-Köpenick (Berlino)
Treptow-Köpenick (Berlino)
DEC
Situo de Treptow-Köpenick

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Treptow-Köpenick [+]
vdr

Treptow-Köpenick - prononco laŭ sistemo IFA [ˈtreːptoː ˈkøːpənɪk] - estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 168,42 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 240 975 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 1 430 loĝantoj po km². La distrikto Treptow-Köpenick inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi konsistigas la sudorientan periferion de la urbo, kaj konatas pro vastaj lagoj (aparte la lago Müggelsee, la plej granda lago de Berlino) kaj signifaj arbaraj areoj. Ĝis 2000 la areo kunsistis el du urbodistriktoj, nun ankoraŭ urbopartoj, Treptow [ˈtreːptoː], la plej okcidenta parto, kaj Köpenick [ˈkøːpənɪk], la vasta nordo, oriento kaj sudo.

kastelo Köpenick kun artometia muzeo

Administraciaj unuoj

[redakti | redakti fonton]

Rekte elektita deputito en la nacia parlamento Bundestag nome de la urbodistrikto Treptow-Köpenick ekde oktobro 2005, konfirmita en februaro 2025 (ankoraŭ almenaŭ ĝis 2029, tiam estos la venonta baloto) estas la maldekstra politikisto Gregor Gysi. La elektita distriktestro ekde la 27-a de oktobro 2011 estas la loka politikisto Oliver Igel.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
detalo de la stalinisma militmonumento
Treptow-Köpenick
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino