Kuba gitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Treso)
Tres Cubano.

Kuba gitaroTresijo (hispane tres cubano aŭ simple trestresillo) estas kuba kordinstrumento, kiu devenas de la kutima gitaro. Ĝia nomo tres signifas „tri“ kaj devenas de la fakto, ke la instrumento havas tri ĥorojn de origine tri, nun kutime de du kordoj. La kuba gitaro estas uzata en la punto guajiro same kiel en la kuba sono kiel akompanilo.

Pli modernaj variaĵoj kiel salso anstataŭas la kuban gitaron plej ofte per la piano, kiu per sia ludfiguro nomata montuno kopias la akompanfiguron de la kuba gitaro laŭnote. Ĝi realiĝas per tio, ke la meza kordoĥoro, agordita sur la fundamenta tono de akordo, konsistigas unusonon, la eksteraj ĥoroj per trito kaj kvinto tamen estas okte duobligitaj, tiel ke la fundamenta tono estas ĉirkaŭludata supre kaj malsupre.

Origine la instrumento esti agordata laŭ la trisono de d-minoro, tamen ekde Arsenio Rodríguez venkis la trisono de C-maĵoro. Ankaŭ transponadoj de tiu ĉi estas citataj kiel fundamenta agordo.

La kordoj por agordoj en C: GG' (24/11), C'C' (14/14) kaj E'E (11/24). Je agordo en D oni uzas pli maldikajn kordojn. Multaj kubaj muzikistoj alikonstruas kutimajn koncertgitarojn al tres. La kuban gitaron kun ĝia modifita korpoformo kaj la mallonga mezuro ofte produktas gitarkonstruistoj el Hispanujo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]