San Martín de Trevejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trevejo)
San Martín de Trevejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10.892
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Máximo Gaspar Carretero (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 926  (2008)
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 6° 48′ U (mapo)40.2128436-6.7963178Koordinatoj: 40° 13′ N, 6° 48′ U (mapo) [+]
Alto 796 m [+]
Areo 23,82 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de Trevejo (Ekstremaduro)
San Martín de Trevejo (Ekstremaduro)
DEC
San Martín de Trevejo
San Martín de Trevejo
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
San Martín de Trevejo (Hispanio)
San Martín de Trevejo (Hispanio)
DEC
San Martín de Trevejo
San Martín de Trevejo
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de Trevejo [+]
vdr
urbodomo

San Martín de Trevejo (Sa Martín de Trevellu en la loka lingvo nome Fala) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas mañegos. La censita populacio en 2008 estis de 926 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

San Martín de Trevejo estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 796 m (inter Las Hurdes kaj la portugala landlimo); je 137 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 197 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,82 km².

Ĝi situas en valo ĉe la monto Jálama (1492 m). Limas norde kun Eljas kaj la provinco de Salamanca, sude kun Villamiel, oriente kun Acebo kaj okcidente kun Valverde del Fresno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu zono okazis multaj militoj. Alfonso la 7-a konkeris la relative proksiman urbon de Coria en la jaro 1142. Fernando, la filo, reloĝigis la komarkon, el Ciudad Rodrigo ĝis tiu montaro de Gata, tiele ke al tiu dioĉezo apartenis San Martín ĝis meze de la 20a jarcento kaj same al la provinco de Salamanca ĝis 1833; venis por la reloĝado homoj el la malproksimaj nordaj teroj de la antikva regno de Leono kaj de Galegio.

Eble pro tiu reloĝado oni supozas, ke naskiĝis la kurioza lingvo aŭ dialekto de la valo nomata "Fala", parolata ankaŭ en la najbaraj municipoj (Eljas kaj Valverde del Fresno). La lokan varianton oni nomas "mañego" [manjEgo].

Popola arkitekturo[redakti | redakti fonton]

San Martín de Trevejo estas vilaĝo kun tre bone konservita arkitekturo. La tradicia loĝejo karakteras pro du etaĝoj krom teretaĝo por la grego. Sur tiu oni konstruas per ligno kaj adobo loĝejon kaj subtegmenton. Krom tradiciaj loĝejoj estas blazonaj domoj de riĉuloj.

Estas rojo elfosita tra la stratoj kiu fluas la tutan jaron, kaj kiun oni profitas je la elirejo de la municipo por irigacio. Tiu rojo estas grava elemento de la popola arkitekturo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de franciskanoj de Sankta Mikaelo en San Martín de Trevejo
  • Preĝejo de Sankta Marteno de Tours, en la centro de la vilaĝo; konstruaĵo kun tri navoj, kiu enhavas tri pentraĵojn de la fama pentristo de Badajoz Luis de Morales "El Divino" de la 17a jarcento.
  • La Turo Sonoriltura en la Placo, ege bela, kiu enhavas imperian blazonon.
  • La monaĥejo de Sankta Miĥaelo.
  • Diversaj palacoj.
  • Ermitejo de la Cruz Bendita, Cordero... kun belaj bildoj.
  • Placo kun Portikaro kaj centra fonto.
  • Funebraj steleoj kaj aliaj restaĵoj de la Bronzepoko kaj Ferepoko.
  • Tradiciaj konstruaĵoj kiel kamparaj kabanoj, neĝujoj, vinfarujoj en ŝtono, olemuelejo de la 12a jarcento ktp.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Festo de Sankta Marteno de Tours

Celebriĝas la 11a kaj 12a de novembro honore al la patrono de la loko, Marteno de Tours. Konsistas en diservo, religia procesio kaj trinkeja procesio por gustumi ĉiujn novajn vinojn de la jaro.

Festo de la Kruco de la Elmigrinto

Tago de la Vera Kruco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]