Treviro
Treviro (germane: Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi fondiĝis en la jaro 16 antaŭ Kristo far la romia imperiestro Aŭgustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita je la fino de la 2-a jarcento. Fine de decembro 2015 la urbo havis 114914 loĝantojn.
Enhavo
Iom da statistiko[redakti | redakti fonton]
Situo: 6° 38' OR, 49° 47' NO
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 130 – 330 m super la marnivelo Oficiala kodo: 07211000
En Treviro naskiĝis Karl Marx.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Baziliko de Konstanteno
- Kastelo Monaise
- Katedralo de Treviro
- Nia Kara Sinjorino (Treviro)
- Porta Nigra
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Trier kune kun la urboj Luksemburgo, Metz kaj Saarbrücken estas la urba ligo Quattropole, kaj kune kun tiuj tri ligaj urboj membras en la regionego Sarlando-Loreno-Luksemburgio-Rejnlando-Palatinato-Valonio.
Trier havas naŭ partnerajn urbojn:
Metz (Francio) ekde la 13-a de oktobro 1957
Ascoli Piceno (Italio) ekde la 31-a de aŭgusto 1958
Gloucester (Britio) ekde la 29-a de junio 1959
's-Hertogenbosch (Nederlando) ekde la 7-a de junio 1968
Pula (Istrio, Kroatio) ekde la 8-a de septembro 1971
Fort Worth (Usono) ekde la 13-a de julio 1987
Weimar (Germanio) ekde la 24-a de majo 1987
Nagaoka (Japanio) ekde la 2-a de junio 2006
Xiamen (Ĉinio) ekde la 11-a de novembro 2010
Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]
En Treviro kvarfoje okazis la jarfina "Internacia Festivalo" (IF), nome dum 1988, 1997, 2000 kaj 2005. Inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003 la 46-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Trier kaj pritraktis la temon "Ekstremismo – specoj, originoj, efikoj". Dum 2006 okazis samloke la "Novjara Renkontiĝo" (NR) de EsperantoLand.