Triĉapitra skismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Per triĉapitra skismoskismo de la tri ĉapitroj oni indikas disiĝon ene de la tiama kristana eklezio kreita inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj, okazigita de nombra grupo de episkopoj, precipe okcidentaj, kiuj interrompis la rilatojn kun aliaj episkopoj kaj kun la papo, reĵetante la dekretojn de la Dua koncilio de Konstantinopolo de 553. La disiĝo daŭris ĉirkaŭ unu jarcento kaj duono kaj kuntrenis vastan teritorion, inkluzivante la Nordon de Italio, Dalmation kaj Ilirion.

Fona kadro[redakti | redakti fonton]

La Koncilio de Kalcedonio (451) estis ĉesiginta la sennombrajn kaj senfinajn disputojn eksplodintajn en la antaŭaj jarcentoj koncerne la diecon de Kristo. Kalcedonio rekonis ke en Jesuo kunekzistas du naturojn, en lia unika persono: homa kaj dia, nedisigeble unuigitaj. La koncilio krome kondamnis la monofizitismon de Eŭtiko, elpensitan por oponi la nestorianismon, kaj asertantan ke Jesuo havis nur unu naturon: tiun dian. Tiel ke aperis konfermita la tezojn de Dioskoro la 1-a de Aleksandrio, kiu konfesis moderan monofizitismon, la miafizitismon.

Tiu lasta doktrino, laŭvere, estis radikiĝinta en Egiptio el kie estis vastiĝinta ankaŭ en [[Sirio kaj Palestino. Duone de la 6-a jarcento ambaŭ tiuj eklezioj sin deklaris “monofizitismaj”.

La antaŭfakto: la kondamno de la Tri Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Ekskomuniko de Nestorio en la tria ekumena konciclio:Fresko de Dionsysius. 1502.

Decidinte repacigi la du Eklezioj, de Oriento kaj Okcidento, surbaze de la kristanaj principoj aprobitaj en la Koncilio de Kalcedonio, la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a (527-565), estis prenita inter du fajroj: se li kondamnus monofizitismon kontentigus Okcidenton (kiu postulis punajn prizorgojn kontraŭ la monofizitistoj), sed kontraŭus la Orienton (kie monofizitismo estis tre vaste konfesata).
La imperiestro decidis kondamni la tri teologojn de la pasinto, subtenantajn de la teorioj dufizikismaj suspetigitaj nestoriismaj, kiuj en Kalcedonio ĝuis grandan gravecon.[1] Antaŭ ol preni tiun decidon, li aŭskultis la konsilojn de la disĉiplojn de Origeno, tre influajn kaj tute kondamnantajn la verkojn de Teodoro de Mopsuestio. La imperiestro tiam decidis ne kondamnis monofizitismon, sed la nestorianojn, malamatajn jen de la kalcedonianoj jen de la monofizikistoj.

Tial, per imperia edikto proklamita en 543-544, Justiniano kondamnis kiel herezaj:

Tiuj verkoj, kolektitaj ĝuste en tri "ĉapitroj" (bizanca greko: τρία κεφάλαια, tría kephàlea), estis konsideritaj tendence nestoriaj ĉar ili negis valoron al la termino Theotokos kaj ŝajnis tro disigantaj la du naturojn en Kristo.

Justiniano kunvokis ekumenan konxilion, nome la Dua koncilio de Konstantinopolo (la kvinan de majo de 553, por ke la episkopa asembleo akceptu la edikton kaj donu al la kondamno kontraŭ la tri teologoj plian valoron. La plej granda parto de la patriarkoj kaj orientaj episkopoj konsentis sen grandaj reagoj. Plimalfacile estis akiri la konsenton de la papo Vigilio, kiu estis translokigita al Konstantinopolo, enprizonigite, kaj post diversaj hezitoj subrskribis la kondamnon de la Tri Ĉapitroj la 8-an de decembro 553.

La skismo[redakti | redakti fonton]

Multaj nordeŭropaj episkopoj ne akceptis la ordonon de la Koncilio aranĝita de la imperiestro Jiustiniano, Tial, tiuj episkopoj sin konsideris eksteraj al la eklezia komunio kun la subskribintaj eklezioj. Inter la “ribelaj” elstaris Milano, Aquileia kaj ties malkonsento akriĝis en la momento de la elektado de la posteulo de papo Vigilio, nome papo Pelagio la 11-a (556 - 561), kiu, post provoj de pacaj klarigoj kaj akordiĝo, invitis Narseton malhelpi la skismon uzante la armeon. Sed Narseto ne akceptis kaj dume la skismo alestiĝis.

La skisma sinodo[redakti | redakti fonton]

Tiujn jarojn, pliprecize en 568 la lngobardoj enrompis en nordan Italion.

En 579 papo Pelagio la 2-a plifortgis la pozicion de la patriarko de Aquileia donante al li la regadon de la zonoj de Venecio kaj Istrio, certe por superi la skisman staton, kies efikoj iom post iom ekmalaperis.
La faroj kiuj kuntrenis al la ĉesiĝo de la skismo estis deerminitaj de porpovaj luktoj inter la longobardaj klanoj. En la definitiva batalo de Coronate, okazinta en 689, longobarda reĝo Kuniperto, katolika, disvenkis la arianan dukon Alakis, ĉefon de aŭstria aro de longobardoj inter kiuj multaj kontraŭtriĉpitristoj kaj do subtenanoj de la skismo. Per tiu venko la katoliaka elemento sukcesis limigi la influon de arianismo kaj precipe tiun de la malkonsentantoj pri la koncilio de la Tri Ĉapitroj kaj fideluloj al la skismo: multaj diocezoj komencis alprokimiĝi al la Apostola Seĝo. Ankaŭ per la misiista ago de la irlanda abato sankta Kolombano. Kaj ĉiuj diocezoj revenis al la simbolo de la ekumenaj koncilioj.
En 698 Kuniperto kunvkis sinodon en Pavio en kiu episkopoj katolikaj kaj ĉapitrisaj reasertis la konfeson de Kalcedonio, el kiu praktike neniam eliris “ĉar la Tri Ĉapitroj” koncernis librojn de teologoj kaj ne rekte gdogmajn elementojn”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giovanni Tabacco, Grado G. Merlo, Medioevo V-XV secolo, Il Mulino, Bologna 1989

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia
  • Pio Paschini, Le vicende politiche e religiose del territorio friulano da Costantino a Carlo Magno (secc. IV-VIII), Memorie Storiche Forogiuliesi, Anno VIII (1912), pp. 239–247

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]