Tri-Episkoplandoj
Tri-Episkoplandoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trois-Évêchés | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Tri-Episkoplandoj (france Les Trois-Évêchés [le: trŭa ze:veŝe:]) estis provinco de la reĝlando Francio en la Malnova Reĝimo, kiu ekzistis de 1552/1648 ĝis 1790. La provinco situis en la nordoriento de Francio, en la hodiaŭa teritorio de la regiono Loreno. Ĝi estis kreita sekve de la paco de Vestfalio, per teritorioj kiuj dependis laŭleĝe ĝis la traktato de Monastero (1648), de la Sankta Romia Imperio : la tri liberaj regnaj urboj Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj laŭ la traktato de Ĉambordo (1552), kaj la princepiskopujoj de la episkopoj de Metz, Toul kaj Verduno, okupitaj en 1631-1632. Ĉiuj tri urboj kaj princepiskopujoj estis iam antaŭe partoj de la duklando Loreno antaŭ ol ili sukcesis akiri imperian senperecon. Ili pligrandiĝis poste per la franca Luksemburgo, parto de la duklando Luksemburgo cedita al reĝlando Francio per la traktato de Pireneoj (1659), poste de koridoro, cedita al Francio per la traktato de Vincennes (1661). Tiuj teritorioj kaj la duklandoj Bar kaj Loreno konsistigis ĝis tiam kompleksan teritorian mozaikon, temo de ripetiĝaj konfliktoj.
Historia kunteksto
[redakti | redakti fonton]En 1551, la germanaj protestantaj princoj sub gvido de princo-elektisto Morico de Saksio, batalante kontraŭ Karlo la 5-a, petis subtenon de la reĝo de Francio. En Lochau, apud Torgau, estis subskribita interkonsento, kiu antaŭvidis financan kaj militan partoprenon de Francio en ilia agado. En la kastelo de Ĉambordo, la 15-an de januaro 1552, estis subskribita traktato, kiu indikis ke la franca reĝo Henriko la 2-a okupos, pro strategiaj kialoj, kiel vikario de la Sankta Romia Imperio, la urbojn Metz, Toul kaj Verduno, « kaj aliajn urbojn de la Imperio ne parolantajn germanlingve ». La subskribintaj germanaj princoj havis neniun rajton fordoni teritoriojn de la Imperio al ekstera potenco, tamen la fordono estis eĉ konfirmita pli poste en la Vestfalia Paco.
Milita konkero
[redakti | redakti fonton]La «Vojaĝo al Germanio» estis kondukata de la reĝo Henriko la 2-a, « defendanto de la germanaj liberecoj », subtenata de Francisko la 1-a de Loreno (Francisko de Guise) kaj de la kardinalo Karlo de Loreno (1524-1574)). La tagon de la palmofesto 1552, la francaj trupoj, sub komandado de la konestablo Anno de Montmorency, alvenis ĉe la muregoj de Metz, kaj okupis per surprizo la pordegojn de la urbo. La 13-an de aprilo 1552, la reĝo kun armeo aliris Toul, kie li estis akceptita de la episkopo Toussaint de Hocédy, la skabeno estis foririnta el sia urbo por protesti al Pont-Saint-Vincent[1]. Li iris poste al Nancy, kie li arbitre eksigis la regentan dukinon kaj forkondukis la duketon Karlo la 3-a de Loreno, ankoraŭ neplenaĝa, por edukigi lin en la kortego de Francio. Henriko la 2-a faris poste « ĝojan eniron » en Metz, la 18-an de aprilo 1552. La urbo estis fakte submetita perforte, sub firma regado de la soldatoj de Montmorency. La 22-an de aprilo, Henriko la 2-a pluiris direkte al Rejno, lasante en Metz 3 400 soldatojn. En ĉ. la 20-a de majo, ne sukcesante konkeri Strasburgon, li retroiris, okupis Verdunon, kie li eniris la 12-an de junio 1552, antaŭ ol reveni al Francio.
Por viŝi la ofendon de la luteranaj princoj kaj de la reĝo de Francio, Karlo la 5-a marŝis al la tri episkopaj urboj, la 1-an de septembro 1552. Li komencis sieĝi la urbon Metz, proksima la siaj luksemburgaj posedaĵoj. Fortikigita kaj defendata de la duko de Guise, Francisko la 1-a de Loreno, Metz restis posedaĵo de la francaj trupoj post memorinda sieĝo[2]. Kun bedaŭro, Karlo la 5-a ĉesigis la sieĝon la 2-an de januaro 1553 rezignante rekonkeri la aliajn episkoplandojn. La franca okupo vere komenciĝis en Tri-Episkoplandoj.
Integriĝo en la reĝlando Francio
[redakti | redakti fonton]Ekde 1552, la urboj ricevis konstantan francan soldataron, sed la imperiestro oficiale konservis suverenecon sur la urboj.
En 1648, la traktatoj de Vestfalio findecidis pri la cedo de Tri-Episkoplandoj fare de la Imperio.
La episkopujo de Saint-Dié, kreita en 1777, estas foje nomita la Kvara Episkopujo en Loreno, sed ne rilatas al la historia nocio de la "Tri-Episkoplandoj". Hodiaŭ, nur la episkopujo de Metz, kies la episkopo estas nomumita de la Prezidanto de la Franca Respubliko, estas koncernata per la konkordata reĝimo de Alzaco-Mozelo.
Teritoria estiĝo
[redakti | redakti fonton]Tri-Episkoplandoj enhavis la tri urbojn Metz, Toul kaj Verdun kaj ties respektivajn posedaĵojn, kaj la bienojn de la episkopoj de tiuj tri urboj kaj la bienojn de la katedralaj kanonikaroj.
Tri-Episkoplandoj estis dividita en kvar prefektolandoj.
La princepiskoplando de Metz
[redakti | redakti fonton]- La prefektolando de Metz enhavis la urbon Metz kaj ties dependaĵoj :
- La senjora prefektolando de Vic, konsistanta el ok kastellandoj : Albestroff, Baccarat, Rambervillers, Fribourg, Haboudange, Lagarde, Moyen kaj Vic, dependantaj de la episkopo de Metz.
La princepiskoplando de Toul
[redakti | redakti fonton]- la tri kastellandoj de Blénod, Brixey kaj Maizières, dependantaj de la episkopo de Toul ;
- la tri prevostolandoj de Vicherey, Villey-Saint-Étienne kaj Void, dependantaj de la kanonikaro de la katedralo de Toul.
La princepiskoplando de Verdun
[redakti | redakti fonton]- la sep prevostlandoj de Charny, Dieppe, Dieulouard, Fresnes, Mangiennes, Tilly kaj Verdun, dependantaj de la episkopo de Verdun ;
- la kvin prevostolandoj de Foameix, Harville, Lemmes, Merles kaj Sivry, dependantaj de la kanonikaro de la katedralo de Verduno.
Homoj
[redakti | redakti fonton]- Nikolao Psaume, grafo-episkopo de Verdun, princo de la Sankta Romia Imperio.
- Henriko Gregorio, kromnomita la abato Gregorio, deputito en la Ĝeneralaj Statoj poste en la Konvencio, konstitucia episkopo de Blois, tie naskiĝis en 1750.