Tri ĵuroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tri ĵuroj (hebree: ג' שבועות) estas la populara nomo por midraŝo, trovita en la Talmudo (Ketubot 111a), kiu rakontas, ke Dio ĵurigis tri ĵurojn al la mondo. Du el la ĵuroj temas pri la juda popolo kaj unu el la ĵuroj temas pri la aliaj nacioj de la mondo. La judoj mem estis ĵurigitaj ne perforte repreni la Izraelan Landon kaj ne ribeli kontraŭ la aliaj nacioj. La aliaj nacioj estis ĵurigitaj ne tro subpremi la judojn.

Inter ortodoksaj judoj hodiaŭ estas du manieroj rigardi ĉi tiun midraŝon. Frakcio de la ĥaredoj, kiuj estas forte kontraŭcionistaj, ofte vidas ĉi tiun midraŝon kiel ne plenumatan, dum religiaj cionistoj kaj aliaj ortodoksaj judoj rigardas ĝin kiel plenumitan kaj nun ne plu validan, ĉar la aliaj nacioj ne plenumis sian parton kaj tro subpremis la judojn. Ambaŭ fortigas siajn poziciojn per referencoj al historiaj rabenaj fontoj favoraj al sia vidpunkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]