Tri Gorĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kutang en 2009.

La Tri Gorĝoj (en simpligita ĉina: 三峡; en tradicia ĉina: 三峽; en pinjino: Sānxiá) estas tri apudaj kaj sinsekvaj gorĝoj laŭlonge de la mezaj fluejoj de la rivero Jangzio, en la interno de Ĉinio. Kun subtropika musona klimato, ili estas konataj pro sia spektakla pejzaĝaro.

La Tri Gorĝoj — nome Kutang, Vu, kaj finfine Ksiling — etendiĝas 311 km, starte ĉe Baidi, urbo de Ĉongĉingo, okcidente kaj fine ĉe la Nanjinga Pasejo, ĉe Jiĉang, Hubeja Provinco, oriente, inter kiuj estas la montoj Fengjie kaj Vu de Ĉongĉingo, kaj ankaŭ Badong, Zigui, kaj Jiĉang de la Hubeja Provinco.

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine 三峡大坝 Sānxiá Dà Bà) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde la 4-a de julio 2012, kiam la lasta turbino komencis liveri energion. Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el la mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la unua laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Three Gorges en la angla Vikipedio.