Tri Krucoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo

Tri Krucoj (TŘI KŘÍŽE)

kiuj staras ĉe la pinto de unu el kelkaj montetoj, kiuj altiĝas super la urbo. Tiu ĉi loko estas 555 metrojn alta super marnivelo. Tri Krucoj estas lignaj, simplaj - kaj oni diras, ke ili aperis jam sur la malnovaj pentraĵoj aŭ gravuraĵoj ĉirkaŭ la jaro 1650. Oni eksplikas ekziston de ili pere de estinta religio-politika situacio post la batalo sur la Blanka Monto. Ĉi tiuj krucoj simboligas venkon de katolikoj super luteranoj (verŝajne). De tiu ĉi loko, kie la krucoj staras, estas belega vido el kelkaj direktoj - oni ne povas tion priskribi, oni devas tion propraokule vidi. Ekzemple interesa estas vido al baneja parto de la urbo, ankaŭ al la antaŭurbaj partoj kaj al la antaŭmontaro de Ercmontaro.