Tri Urboj (Malto)

Tri Urboj | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 53′ N, 14° 31′ O (mapo)35.87694414.521944Koordinatoj: 35° 53′ N, 14° 31′ O (mapo) [+] | ||
| |||
La Tri Urboj (malte It-Tlett Ibliet) estas kolektiva priskribo de la tri fortikigitaj urboj Vittoriosa, Senglea kaj Cospicua en Malto [1]. La plej malnova de la Tri Urboj estas Vittoriosa, kiu daŭre ekzistas ekde antaŭ la mezepoko. La alia du urboj, Senglea kaj Cospicua, estis ambaŭ fonditaj de la Ordeno de Sankta Johano en la 16a kaj 17a jarcentoj. La Tri Urboj estas enfermitaj de la Cottonera Linioj, kune kun pluraj aliaj fortikaĵoj. La nomo Cottonera (malte Il-Kottonera) estas sinonima kun la Tri Urboj, kvankam ĝi estas foje prenita ankaŭ por inkluzivi la apudan urbon Kalkara.
La tri urboj situas oriente de la ĉefurbo La Valeto, kaj estas apartigitaj de ĝi per la granda haveno. Vittoriosa kaj Senglea situas sur du longaj, mallarĝaj duoninsuloj kiuj estas ĉiu proksimume kilometron longa. Cospicua situas oriente de ili kaj dominas la enirejon al ambaŭ.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rudolf, Uwe Jens. (2018) Historical Dictionary of Malta. Rowman & Littlefield. ISBN 9781538119181.