Tria Armeo (Turkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭ la batalo de Sarikamiŝ

La Otomana Tria Armeo estis originale establita en Balkanio kaj poste defendis la nordajn kaj orientajn partojn de la Otomana Imperio. Ĝia komenca ĉefsidejo estis Saloniki. Kun la komenco de Unua Mondmilito, ĝi moviĝis al la fortikaĵo Erzurum. La ĉefsidejo estis movita al Susehir (urbo proksime de Sivao) post la Batalo de Erzurum. Dum ĝi estis en Balkanio, ĝi formis la kernon de la militfortoj kiuj apogis la Revolucion de la Junaj Turkoj de 1908. Multaj el ĝiaj oficiroj, inkluzive de Enver Paŝao kaj Mustafa Kemal Atatürk, pliiĝis al famo kaj potenco.

Dum la Unua Mondmilito, ĝi batalis kontraŭ la Rusa armeo de Kaŭkazio, Armenaj Volontulaj Unuoj kaj malantaŭ la linioj traktis la Armenan Reziston. Dum tiu periodo ĝi estis en la Batalo de Sarikamiŝ, en kiu ĝi spertis gigantan malvenkon, en la Batalo de Koprukoy kaj la batalo de Erzurum estis signifaj engaĝiĝoj.

Antaŭ 1916 ĝi jam ne estis ofensiva potenco. Post la Rusia revolucio de 1917, la Rusa armeo de Kaŭkazio disiĝis. Inter 1917 kaj 1918 ĝi avancis kontraŭ armenaj naciaj fortoj de la Armena Nacia Liberiga Movado establita de la Armena Kongreso de Orientaj Armenoj kiu iĝis la Armena Armeo kun la kreado de la Armena Demokratia Respubliko. Dum tiu periodo, ĝi batalis kontraŭ la armena armeo en Sardarapat, Abaran, kaj Karakilizo.