Tria Kastela Korto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tria Kastela Korto

Tria Kastela Korto estas fakte la kerno de Praga burgo. Arkeologiaj esploroj malkovris tie ĉi postrestojn de argilaj remparoj el la epoko de la princoj kaj restaĵojn de la loĝ- kaj mastrumkonstruaĵoj. Dominanto de la korto estas la katedralo de Sta Vito, en la vico la tria sanktejo de tiu ĉi sanktulo en la Kastelo de Prago (la unua estis romanika rotondo, la dua la romanika baziliko, kies postrestoj konserviĝis sub la katedralo kaj estas publike alireblaj). - La unua konstruisto de la impona katedralo estis Mateo de Arras, flandra arkitekto (1290-1352, ekde 1344 en Prago). De la jaro 1352 ĝis 1399 daŭrigis la laboron Petr Parléř (Parler, 1332-1399, ŝvab-devena)). Lia verko, krom aliaj, estas la suda flank-portalo de la preĝejo, la t. n. Ora pordego (Zlatá brána), nobla, proporcie egalbalancita gotika vestiblo, kies fronton ornamas valorega mozaiko, prezentanta la Lastan Juĝon. El laborejoj de Parléř eliris ankaŭ la skulpta ornamo de la preĝejo; la plej valora tiaspeca monumento estas la t. n. Triforio de Sta Vito, galerio de portretoj de Luksemburgidoj kaj de konstruintoj de la katedralo (1374-85). La husanaj militoj interrompis la konstruadon de la katedralo, el kiu dumtempe staris nur la sacerdotejo kun la kapeloj kaj la ĉefa turo. Altaj konstruoj en la katedralo realiĝis en la jaroj 1509-11 kaj 1673. - Nur en la jaro 1873 oni metis la fundamentan ŝtonon de la trinavo, kiun oni finkonstruis en la jaro 1929 (sanktvenceslaa miljara jubileo). La interno de la katedralo estas trezorejo de la ĉeĥa arto ekde la gotika epoko ĝis nuntempo. Tie ĉi troviĝas tombejo de la ĉeĥaj reĝoj, la fama juvelejo, la gotika kapelo de Sta Venceslao (verko de Petr Paléř), la riĉe skulptornamita reĝa preĝbalkono el la jaro 1493, bela renesancstila ĥorejo (verko de reĝa konstrumajstro B. Wohlmut 1557-61), ktp. Ankaŭ la moderna epoko, en kiu la katedralo estis finkonstruita sub gvido de arkitekto K. Hilbert, postlasis en ĝia interno multajn artismajn verkojn, nome estas: la vitralaj fenestroj fare de Max Švabinský, Fr. Kysela, A. Mucha, K. Svolinský kaj de aliaj, kaj la bronza enirpordo, komuna verko de la pentristo V. H. Brunner kaj skulptisto Ot. Španiel. Sur la granda turo prezentiĝas belega panoramo de la Kastelo kaj de la tuta urbo.

Al la katedralo de Sta Vito aliĝas la iama prepostejo' (pro-boštství) (hodiaŭ kultura domo de la geoficistoj de la prezidenta kancelario), fondita jam en la 11-a jarcento kaj ricevinta sian nunan aspekton en la dua duono de la 17-a jarcento. La tuta areo de la tria korto estis rearanĝita de arkitekto J. Plečník post la unua mondmilito: tiam oni tie starigis altan monoliton el granito de Mrákotin (obelisko el unu sola peco de ŝtono). En ĝia najbareco staras unika bronza statuo de Sta Georgo el la jaro 1373, verko de Jiří kaj Martin de Klausenburg, parte remuldita post la jaro 1572. - La kastelaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la 3-a korto estis ekstere rekonstruitaj ankaŭ de N. Pacassi en la dua duono de la 18-a jarcento. La ĉefa portalo el tempo ĉ. 1770 estas ornamita per skulptaĵoj de I. Platzer. Hodiaŭ ĝi estas enirejo de la Kancelario de la prezidento de la res-publiko. - Modere barokstila ekstera adapto fare de N. Pacassi kovras la pli malnovajn konstruaĵojn: la renesancan palacon de Rudolfo II, la frubarokan palacon de la imperiestrino kaj la palacon de Maksmiliano II. - Ĉe la orienta flanko de la korto troviĝas en mallonga perpendikla alo, sub rokoka portiko, enirejo al la plej antikva parto de la Kastelo. En areo sub la Vladislaa halo estas konservita teretaĝa salonego de la palaco de Soběslav I el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1130. La plej signifa monumento de malfrugotika epoko de la Kastelo estas la vastampleksa Vladislaa halo, rimarkinda ejo, estiĝinta en la jaroj 1487-1500 fare de konstrumajstro Benedikt Rejt; ĝiaj fenestroj, datitaj je la jaro 1493, estas la plej malnova dokumento de la renesanco ekster Italujo entute. - Najbare de la Vladislaa halo troviĝas la estinta Bahema kancelario, el kies fenestroj la 23-an de maĵo 1618 la bohemoj nobeloj elĵetis la regajn regentojn.
Senpere al la malnova palaco aligas la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, origine gotika (1370-87), konstruita de Petr Parléř laŭ modelo de la fama pariza Ste Chapelle; oni rekonstruis ĝin renesancstile en la jaroj 1570-74.
Sur malgranda areo, tie ĉi malfermiĝanta, staras preĝejo de Sta Georgo kun monaĥinejo de iama ordeno de Benedikt-aninoj, iondita en la jaro 973. La monaĥinejo estis malfondita en la jaroj 1588-69. Dekstre super la pordego staras la nuntempa formo de la preĝejo - ampleksa romanika baziliko - estiĝis post granda incendio de la kastelo en la jaro 1142. Ĝi estas la plej signifa romanika vidindaĵo de Prago, kaj la sola ĝis nun staranta en la Kastelo. E1 la postaj alkonstruaĵoj okulfrapas la frurenesanca suda flankportalo el la komenco de la 16-a jarcento. La fronton de la preĝejo oni frubarokigis meze de la 17-a jarcento. La angula kapelo de Sta Johano de Nepomuk estas el la jaroj 1718-22.
Kontraŭ la preĝejo, en la Georga strato (Jiřská ulice) staras la fama palaco de la Instituto de la nobelinoj (1754 kaj 1755); apud ĝi troviĝas la iama Lobkovic-palaco, origine el la dua duono de la 16-a jarcento, rekonstruita en 1677 kaj 1791. La pordego, fermanta ĉi tie la Kastelan areon, devenas el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1500; oni rekonstruis ĝin en la jaroj 1568-69. Dekstre super la pordego staras la Nigra turo (Černá věž), restaĵo de la romanika kastela for-tikaĵo el la 12-a jarcento. Plue en returna direkto troviĝas la iama kastelestrejo (purkrabství) el la jaro 1555. Malantaŭen oni iras en la Oran strateton (Zlatá ulička), en kies etaj dometoj, nuntempe rekonstruitaj, loĝadis fine de la 16-a jar-cento oraĵistoj kaj servistoj de Rudolfo II. Tra tie ĉi oni ankaŭ povas aliri la turon Daliborka, restaĵon de malfrugotika forti-kaĵo el la fino de la 15-a jarcento. La nomo de la turo me-morigas le unuan arestiton, Dalibor de Kozojedy. La legendon pri Dalibor uzis la komponisto Bedřich Smetana por sia sam-noma opero. Forlasinte la Kastelon, oni trovas dekstre enir-ejon en la ĝardenon Sur la remparoj (Na valech), kunigitan kun la Paradiza ĝardeno (Rajská zahrada). Ambaŭ ĝardenoj kreas kontinuan zonon sur la deklivo de Hradčany, kun multaj elrigardoj al la tuta urbo, precipe al la tegmentoj de l' palacoj kaj domoj en la Malgranda Urbo. (Aliaj enirejoj en la ĝardenojn troviĝas sur la placo antaŭ la Kastelo [Hradčanské náměstí] kaj en la tria Kastela kurto).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.