Tria leĝo de termodinamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la tria leĝo de termodinamiko: "Neeblas ke iu sistemo atingu la temperaturon de absoluta nulo (0 K)."

Tiun aksiomon en 1905 proponis Walther Nernst.

En 1911, Max Planck deklaris ke entropio S estas sendependa de termodinamikaj variabloj, kiam la absoluta temperaturo nulas, kaj formuligis ĝin:

\lim_{T\to 0}S (T, p, V, \dots) = S (T=0) = S_0 = k_\mathrm{B} \cdot \ln (g),

kie kB estas la konstanto de Boltzmann, ln la natura logaritmo kaj g la nombro de kvantumaj statoj de la fundamenta stato de sistemo.

Pri pura kristalo estas nur unu kvantuma stato, do g = 1 kaj S0 = 0. Tial la entropio de la sistemo malkreskas, kiam temperaturo proksimiĝas 0 K. Sed por respekti la duan leĝon de termodinamiko la entropio de la ĉirkaŭaj sistemoj kreskas.