Tria mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atomholokaŭsto estas ofte kunigata kun la tria mondmilito

Tria mondmilito estas termino markanta hipoteze planedan militon en batalskalo pli granda ol la unua mondmilito kaj la Dua Mondmilito kun probabla uzo de la armiloj de amasa detruo, kiel nukleaj armiloj kaj specife la atombombo en nekonvencia milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam sepjara milito estis fakte mondmilito, ĉar ne nur tiu milito disvolvis inter la tiamaj grandpotencoj sed ankaŭ eksplodis en iliaj kolonioj tra la mondo.

En la dua duono de la 20-a jarcento, dum la malvarma milito, super la mondo ŝvebis minaco, konata kiel reciproke garantiita neniigo, de la armila konfronto inter du mondpotencoj: Usono kaj Sovetunio. Ilian ŝtatan armean forton plifortigis respektive NATO kaj Varsovia Traktato. Tiutempe oni ĝenerale opiniis, ke pliintensigo de la konflikto inter la du ŝtatoj alkondukos al eksplodo de la tria mondmilito, en kiu homperdoj povus superi unu miliardon da personoj. La tria mondmilito estus unu el ĉefaj kaŭzoj de malapero de la homaro kaj eĉ la tuta vivo sur la Tero

Analizoj[redakti | redakti fonton]

Samuel Huntington en sia hipotezo pri kontraŭstaro inter Civilizacioj skribis, ke la venontaj armilaj konfliktoj dependos ne de la ideologiajekonomiaj konfliktoj, sed de la kulturaj.

La tria mondmilito estas ofte utiligata motivo en postapokalipsa spekulativa fikcio.

Estas multaj referencoj al la eblo ke tia milito okazu. Unu el la famaj deklaroj pri tia milito estis farita de Albert Einstein, kiu diris, ke li ne scias, kiajn armilojn oni uzos en la tria mondmilito, sed en la kvara ili uzos bastonojn kaj ŝtonojn. Ĉi tiu deklaro esprimis lian opinion, ke la tria mondmilito kondukos al detruo de la monda-homara civilizo. Ĉi tiu vidpunkto estis kontraŭdirita de artikoloj de fakuloj, kiuj efektive partoprenis en la usona nuklea programo, argumentante, ke la amplekso de la detruo de nekonvencia milito estus sendube, sed estus malproksima de la detruo de civilizo.

La franca filozofo Jean Baudrillard en sia libro La Spirito de Teruro argumentis, ke la Malvarma Milito estis la Tria Mondmilito, kaj la milito kontraŭ teroro estas la Kvara Mondmilito. Sed ĉi tiuj asertoj ne oftas inter esploristoj nek ĉe publiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]