Triangula dupiramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triangula dupiramido
Bildo
Bildo
Speco Dupiramido
Solido de Johnson kaj egallatera trianguledra pluredro (se ĉiuj edroj estas regulaj)
Edra figuro V3.4.4
Verticoj 5
Lateroj 9
Edroj detale 6 trianguloj
Geometria simetria grupo D3h
Propraĵoj Konveksa
Edro-transitiva (kondiĉe)
Duala triangula prismo
vdr

En geometrio, la triangula dupiramido estas pluredro, la unua en la malfinia aro de dupiramidoj. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) laŭ unu edro.

Se ĉiuj edroj de la dupiramido estas egalaj do ĝi estas edro-transitiva kun 6 izocelaj triangulaj edroj. Tiam gi estas la duala pluredro de la triangula prismo kun regula bazo.

Se la piramido havas egallateraj triangulaj edroj ĝi estas ankaŭ unu el la solidoj de Johnson (J12). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du regulaj kvaredroj laŭ unu edro. Ĝi estas konveksa egallatera trianguledra pluredro. Kvankam ĉiuj ĝiaj edroj estas kongruaj kaj la solido estas edro-transitiva, ĝi ne estas platona solido ĉar je iuj verticoj kuniĝas tri edroj kaj je la aliaj kuniĝas kvar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Triangulaj geometriaj figuroj
Triangula piramido | Triangula prismo | Triangula kontraŭprismo | Triangula trunko | Triangula kajtopluredro | Triangula senpintigita kajtopluredro | Triangula dupiramido | Triangula dutrunko | Triangula plilongigita dupiramido | Triangula kupolo | Triangula ortodukupolo | Triangula turnodukupolo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]