Triaranga edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studentoj dum klaso en triaranga institucio: nome Helsinkia Universitato de Teknologio.

Plej alta eduko, nomata ankaŭ triaranga, triastadia, aŭ postduaranga eduko, estas ne-deviga eduka nivelo kiu sekvas la finkompletigon de lernejoj kiel altlernejoj aŭ mezlernejoj. Triaranga edukado estas normale komprenita por inkludi subgradan kaj postgradan edukadon, same kiel la alvokan edukadon kaj trejnadon. Kolegioj kaj universitatoj ĉefe havigas triarangan edukadon. Kolektive, tiuj estas foje konataj kiel triarangaj institucioj. Individuoj kiuj finkompletigas triarangan edukadon ĝenerale ricevas akademiajn atestilojn, diplomojngradojn.

La Monda Banko, por ekzemplo, difinas triarangan edukadon kiel inkludanta universitatojn same kiel metilernejoj kaj kolegioj.[1] La UNESCO asertas, ke la triaranga edukado fokusas al kapablolernado en specializitaj fakoj. Ĝi inkludas akademian kaj plej altan alvokan edukadon.

La informo de 2019 pri Monda Disvolvigo fare de la Monda Banko pri la estonteco de laboro[2] argumentas, ke konsiderinte la estontecoj de laboro kaj la pliboniĝantan rolon de teknologio en la valorĉenoj, triaranga edukado iĝas pli kaj pli gravaj por laboristoj por konkurenci en la labormerkato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tertiary Education". World Bank. Alirita la 8an de septembro 2019.
  2. World Bank World Development Report 2019: The Changing Nature of Work. Alirita la 8an de septembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brick, Jean (2006). "What is academic culture?". Academic Culture: A Student's Guide to Studying at University. Sydney, NSW: National Centre for English Language Teaching and Research. pp. 1–10. ISBN 978-1-74138-135-1.