Saltu al enhavo

Tribenda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tribenda pluvio
Nacia Parko Ĉobe, Bocvano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Ĥaradrioj Charadrius
Specio: Tribenda pluvio Ch. tricollaris
Vieillot, 1818
Charadrius tricollaris
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tribenda pluvio (Charadrius tricollaris) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Tiu pluvio estas loĝanta kaj ĝenerale sidlokema en multo de Orienta Afriko, Suda Afriko kaj Madagaskaro. Ili loĝas ĉefe en internaj riveroj, lagetoj, lagoj kaj patoj, ĉeeste ĉe ties bordoj. Tiu specio estas ofte vidata kiel unuopaj individuoj, sed ĝi formas ankaŭ malgrandajn arojn. Ĝi ĉasas per vido insektojn, vermojn kaj aliajn senvertebrulojn. Tribendaj pluvioj havas akran fajfan ŭiit-ŭiit alvokon. Ĝia pli granda kaj malhela frata specio, nome la Forbesa pluvio, anstataŭas ĝin en Okcidenta Afriko kaj en malsekaj tropikoj. Ambaŭ specioj havas tre alopatriajn reproduktajn teritoriojn. Ambaŭ specioj montras distinge longajn profilojn, pro siaj proporcie longaj vostoj kaj flugiloj.

Dumfluge, montrante la blankajn frunton kaj flankon de la vosto kaj pugo. La longaj flugiloj havas maldikan blankan strion supre, kaj malhelan makulon super la primaraj kovriloj malsupre.

La plenkreska tribenda pluvio estas 18 cm longa. Ĝi havas longajn flugilojn kaj tre longan voston, kaj tial aspektas diferenca de la plej multaj aliaj malgrandaj pluvioj dumfluge, la escepto estas la proksime rilata Forbes-pluvio.

La plenkreska tribenda pluvio havas mezbrunajn suprajn partojn, kaj la subaj partoj estas blankaj, krom la du nigraj brustaj bendoj, apartigitaj per blanka bendo, kiuj donas al tiu specio siajn ordinaran kaj sciencan nomojn. La kapo estas okulfrape desegnita, kun nigra krono, blankaj superokulaj etendiĝantaj de la blanka frunto ĝis la malantaŭa kolo, kaj griza vizaĝo iĝas bruna sur la kolo. La okulringo estas oranĝruĝa, kaj la bazo de la nigra beko estas rozruĝa.

La madagaskara subspecio C. t. bifrontatus havas grizan zonon inter la beko kaj la blanka frunto, kaj la flankoj de la kapo estas grizaj. Genetika studo raportis genetikan diferencigon inter la Madagaskara kaj la kontinenta populacio.[1] Ambaŭ seksoj estas similaj rilate al plumaro kaj grandeco.[2] Junuloj de la nomiga kaj madagaskara subspecioj similas ankaŭ al la plenkreskuloj, kvankam la frunto estas bruneta dum mallonga tempo, kaj la flugilkovriloj montras sablokolorajn bordojn.[3] Tiu specio distingiĝas de la pli granda kaj malhela Forbesa pluvio pro tio, ke ĉi-lasta havas brunan frunton kaj ne havas blankan flugilstrion.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Kovanta ino.

Ĝia nesto estas nuda skrapaĵo sur ŝindo. Ovodemetado okazas de marto ĝis junio en la tropikoj,[3] sed ĉefe (pli ol 70%) de julio ĝis oktobro (t.e. malfrua vintro ĝis frua printempo) en suda Afriko.[4][5]

Nesto kun du ovoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2020) “Genetic structure among Charadrius plovers on the African mainland and islands of Madagascar and St Helena”, Ibis (en) 162 (1), p. 104–118. doi:10.1111/ibi.12694. 
  2. (2010-11-11) “Cryptic sexual size dimorphism in Malagasy plovers Charadrius spp.”, Ostrich (en) 81 (3), p. 173–178. doi:10.2989/00306525.2010.519909. 
  3. 3,0 3,1 Hayman, Peter; Marchant, John; Prater, Tony (1986). Shorebirds – An identification guide: 96 Three-banded plover, Charadrius tricollaris. Boston: Houghton Mifflin Company. pp. 116-117, 290-291. ISBN 0-395-37903-2.
  4. Tarboton, Warwick. (2001) A Guide to the Nests and Eggs of Southern African Birds. Cape Town: Struik. ISBN 1-86872-616-9.
  5. Tarboton, W. R.. (1987) Birds of the Transvaal. Pretoria: Transvaal Museum. ISBN 0-620-10006-0.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]