Tribuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de tribuno de la 20-a jarcento: la Zeppelinhaupttribüne (1934) de la Naziaj ceremonioj, Nurembergo, Germanio.

Tribuno estas termino historie por alta podio por Roma juĝisto, poste por episkopo en la absido de baziliko, poste por galerio, malfermiĝanta alte super navo, aŭ sur ĉambrego kaj rezervita al eminentaj ĉeestantoj, por ekzemplo la diplomataj tribunoj ĉe la parlamentejo, kaj por elstara podio, plejofte kun seĝo kaj pupitro, de kie parolas oratoro, precipe politika,[1] sed ne nur.

Laŭ Francisko Azorín tribuno estas Estrado, podio, loko starigita por oratoro.[2] Li indikas etimologion el la latina tribunus (tribuno).[3]

En religia arkitekturo tribuno estas alta galerio, kutime sur unua etaĝo, super la flankaj navoj de temploj, kun ties samaj longo kaj larĝo kaj malfermita al la centra navo, kie situas la ĉeestantoj. Ĝi estis uzata ĉefe en la grandaj konstruaĵoj de bizanca, romanika kaj gotika arkitekturoj. En prakristanaj bazilikoj, tribuno estis la benkaro tuj apuda al la absido.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 13an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 203.
  3. Azorín, samloke.
  4. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 32. ISBN 978-84-460-0924-5.