Saltu al enhavo

Trifingra jakamaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trifingra jakamaro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Galbuledoj Galbulidae
Genro: Jacamaralcyon
Lesson, 1830
Specio: Trifingra jakamaro J. tridactyla
Jacamaralcyon tridactyla
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj
  • Cauax tridactylus[1]
  • Galbula armata[1]
  • Galbula ceycoides[1]
  • Galbula triactyla[1]
  • Jacamaralcyon brasiliensis[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Trifingra jakamaro[2] (Jacamaralcyon tridactyla) estas neotropisa birdospecio el la familio de la galbuledoj kaj la nura specio de la genro Jacamaralcyon. Ĝi estas endemia de Brazilo. Ĝiaj naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj kaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Taksonomio kaj etimologio

[redakti | redakti fonton]

La Trifingra jakamaro estas unu el la 18 specioj de jakamaroj en la familio Galbuledoj. Ĝi apartenas al la monotipa genro Jacamaralcyon[3] kaj havas neniun subspecion.[4] Kiam li unuafoje priskribis ĝin en 1807, la franca natursciencisto François Levaillant nomis la specion "jacamaralcion", kombinaĵo de la vortoj "jacamar" kaj "alcyon" — ĉi-lasta estas formo de la vorto "halcyon", kiu signifas "alciono" (birdo).[5] La franca ornitologo Louis Pierre Vieillot klasifikis ĝin en la grandan jakamaran genron Galbula, kiam li fiksis sciencan nomon por ĝi en 1817, nomante ĝin Galbula tridactyla. En 1830, la franca ornitologo René Primevère Lesson kreis la genron Jacamaralcyon, apartigante la Trifingran jakamaron de aliaj jakamaraj specioj pro ĝia nekutima piedstrukturo;[6] la genronomo aludas al la pli frua ordinara nomo, kiun Levaillant donis al la birdo.[5] La specia epiteto tridactyla estas kombinaĵo de la grekaj vortoj tri (signifanta "tri") kaj dactulos (signifanta "fingroj" aŭ "piedfingroj").[5]

Kiel ĉiuj membroj de sia familio, la Trifingra jakamaro havas mallongajn krurojn kaj mallongajn flugilojn. Ĝi ripozas vertikale, kun la vosto direktita malsupren kaj la longa, akrapinta beko direktita supren.[7] Temas pri mezgranda birdo, kiu longas 18 cm[8] kaj pezas inter 17,4 kaj 19,3 g; inoj averaĝe estas pli pezaj ol maskloj.[9] Ambaŭ seksoj havas similan plumaron: ardez-nigra kun bronzverda brilo supre, kaj iom pli hela sube. La ventro kaj la centro de la brusto estas blankaj. La plenkreskulo havas brun-grizan kronon kaj nigran gorĝon, kaj la krono, mentono kaj flankoj de la kapo estas fajne markitaj per helaj flavbrunaj strioj. Ĝia beko estas nigra, kaj la piedoj estas ardez-grizaj.[1]

Male al aliaj membroj de sia familio, la Trifingra jakamaro havas tri piedfingrojn anstataŭ kvar. Al ĝiaj malgrandaj zigodaktilaj piedoj mankas malantaŭa piedfingro, kaj la du antaŭaj piedfingroj estas kunigitaj ĉe la bazo.[7]

Habitato kaj teritorio

[redakti | redakti fonton]

Endemio en sudorienta Brazilo, la Trifingra jakamaro troviĝas en pli sekaj partoj de la Atlantika Arbaro.[7] Ĝi nun limiĝas al la ŝtatoj Rio-de-Ĵanejro (ĉefe en la valo de Paraíba do Sul) kaj orienta Minas-Ĝerajso, kvankam populacioj antaŭe ekzistis ankaŭ en la ŝtatoj Espirito-Santo, San-Paŭlo kaj Paranao. Kvankam ĝi ĝenerale troviĝas en netuŝita arbaro, ĝi povas survivi en pli degraditaj areoj, kiel ekzemple plantejoj, kondiĉe ke restas tavolo de indiĝena subarbaraĵo. Ekzistas iom da pruvoj, ke ĝi estas ligita al rojoj, ĉar ĝi bezonas terajn bordojn por nesti; ĝi ankaŭ uzas bordojn kreitajn per vojtranĉoj.[8] La specio estas plejparte nemigranta, kvankam junuloj disiĝas post kiam ili ekflugas, kaj plenkreskuloj foje moviĝas mallongajn distancojn.[7]

Kvankam ĝi nestas kolonie, la Trifingra jakamaro ĝenerale troviĝas sola aŭ en paroj. Foje ĝi aliĝas al miksspeciaj kunmanĝantaroj.[7]

Kiel ĉiuj jakamaroj, la Trifingra jakamaro estas insektomanĝanto.[7] Ĝi preferas manĝi malgrandajn tineojn kaj papiliojn kun kamufla koloro, kaj himenopterojn, sed kaptas ankaŭ muŝojn, libelojn, skarabojn, hemipterojn kaj termitojn.[8] Ĝi ĉasas de malferma ripozloko en la subarbaraĵo aŭ ĉe la arbarrando, ekflugante por kapti predon, kiun ĝi ofte batas kontraŭ branĉo; tio celas timigi la insekton kaj forigi eventualan pikilon aŭ venenon,[7] kaj ankaŭ la flugilojn.[10]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Trifingraj jakamaroj reproduktiĝas dum la pluvsezono de Brazilo; iliaj voĉaj signaloj kaj aliaj pariĝaj kondutoj intensiĝas inter septembro kaj februaro.[10] Dum la pariĝa periodo, rivalaj maskloj sidas flank-ĉe-flanke sur branĉo, batetante la flugilojn kaj svingante la vostojn dum ili kantas. Ili defendas siajn teritoriojn per voĉaj signaloj, kaj rivaloj malofte turnas sin al fizika konflikto.[7] La ​​specio elfosas nestotruon en terbordo, uzante unu piedon post la alia por fosi; pruvoj (en formo de malpuraj kaj rompitaj bekoj ĉe inaj muzeaj specimenoj) sugestas, ke la ino eble plenumas la plejparton aŭ la tuton de la nestofosado. La arbotruoj larĝas 6 cm kaj altas 6–9 cm, kaj povas etendiĝi ĝis 72 cm en la bordon.[10] La specio tendencas nesti kolonie.[7] La ​​ino demetas 2–4 ovojn.[7]

La kanto de la Trifingra jakamaro estas akra serio de mallongaj, altiĝantaj fajfoj, daŭranta ĉirkaŭ 20 sekundojn. Malkiel la plej multaj jakamaroj, kiuj tipe kantas solaj, la maskloj de la Trifingra jakamaro emas kanti en grupoj de 2–6.[10]

Konservado kaj minacoj

[redakti | redakti fonton]

La Trifingra jakamaro estas specio en danĝero; perdo kaj degradado de vivejo signife kontribuis al ĝia drasta malpliiĝo, kaj ĝi nun estas klasifikita kiel "preskaŭ minacata" de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo. Ĝia tuta populacio estas taksata je 350–1500 individuoj, kiuj postvivas en malgrandaj, vaste disaj areoj de taŭga vivejo tra sudorienta Brazilo.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 (1891) Catalog of the Birds in the British Museum 19. London, UK: The British Museum, p. 174–5.
  2. Ornitologia taksonomio.
  3. ITIS Report: Jacamaralcyon. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 9a de Septembro 2015 .
  4. ITIS Report: Jacamaralcyon tridactyla. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 9a de Septembro 2015 .
  5. 1 2 3 Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Names. London, UK: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n209/mode/2u210], [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n390/mode/2u390]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Chenu, Jean Charles. (1860) Encyclopédie d'histoire naturelle ou Traité complet de cette science, d'après les travaux des naturalistes les plus éminents de tous les pays et de toutes les époques: Oiseaux (france). Paris, France: Marescq.
  7. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 (2009) National Geographic Complete Birds of the World. Washington, DC, US: National Geographic Society, p. 185–6. ISBN 978-1-4262-0403-6.
  8. 1 2 3 4 BirdLife Species Factsheet: Three-toed Jacamar (Jacamaralcyon tridactyla). BirdLife International. Alirita 9a de Septembro 2015 .
  9. Dunning Jr., John B.. (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, Boca Raton, FL, US: CRC Press. ISBN 978-1-4200-6445-2.
  10. 1 2 3 4 (Spring 1998) New records of Three-toed Jacamar, Jacamaralcyon tridactyla, in Minas Gerais, Brazil, with some notes on its biology”, Cotinga 9, p. 47–51. Alirita 19a de Novembro 2020..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]