Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Trifluoro-acetila klorido aŭ C2ClF3O estas organika kemia komponaĵo, senkolora gaso komercita kiel kunpremita likvaĵo sub alta premo, klora derivaĵo de la trifluoro-acetata acido. Ĉi-substanco estas toksa kaj neakordigebla kun aminoj, alkoholoj, alkaloj kaj fortaj oksidigantoj. Ĝi facile reakcias kun akvo kaj humideco por produktado de toksaj gasoj tiaj kiaj klorida acido kaj trifluoro-acetata acido.
Sennombraj substancoj kaj kombinaĵoj povas anstataŭi la kloratomon en la molekulo. Inter ili inkluziviĝas jodo, fluoro, cianidoj, tiocianatoj kaj izocianatoj. Klorido de trifluoroacetilo same reakcias kun alkaloj. Per haŭtokontakto klorido de trifluoroacetilo povas kaŭzi frostovundojn kaj estas noca por la akvaj organismoj. La metila estero de la trifluoro-acetata acido povas esti uzata kiel reakcianto en kemiaj sintezoj de farmaciaĵoj kaj agrokemiaĵoj. Ĝi ankaŭ estas krudmaterialo kiu povas kemie transformiĝi de la farmaciaj industrioj.