Trigueros del Valle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trigueros del Valle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47282
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 4° 39′ U (mapo)41.83-4.6505555555556Koordinatoj: 41° 50′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 757 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Trigueros del Valle (Provinco Valadolido)
Trigueros del Valle (Provinco Valadolido)
DEC
Trigueros del Valle
Trigueros del Valle
Situo de Trigueros del Valle
Trigueros del Valle (Hispanio)
Trigueros del Valle (Hispanio)
DEC
Trigueros del Valle
Trigueros del Valle
Situo de Trigueros del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trigueros del Valle [+]
vdr

Trigueros del Valle [triGEros delBAlje] estas municipo en la nordocentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Trigueros del Valle estas etimologie komprenebla kiel Tritikuloj de la Valo.

Trigueros del Valle en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.
La kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 309 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 27 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ampudia (Palencia), Quintanilla de Trigueros, Corcos kaj Cubillas de Santa Marta. Ĝia municipa teritorio estas trapasata oriente de la rivero Pisuerga.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo de la 15-a jarcento, la preĝejo de la 12-a jarcento kun aldonoj de la 15-a kaj de la 18-a jarcentoj, la ermitejo kun mozaraba arko de la 10-a jarcento kaj murpentraĵoj de la 13-a jarcento, la vinkeloj kaj la Kanalo de Kastilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]