Trijodoacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Trijodoacetata acido
trijodoacetata acido
Kemia strukturo de la
Trijodoacetata acido
trijodoacetata acido
3D Kemia strukturo de la
Trijodoacetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Trijodoetanoata acido
Kemia formulo
I3C-COOH
CAS-numero-kodo 594-68-3
ChemSpider-kodo
PubChem-kodo 68988
Fizikaj proprecoj
Aspekto Malhela bruna solido
Molmaso 437,74215 g mol−1
Smiles OC(=O)C(I)(I)I
Denseco 3,884g/cm−3
Fandopunkto 134 °C - 140 °C
Bolpunkto 347 °C[1]
Ekflama temperaturo 164,1 °C
Refrakta indico  1,883[2]
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R35 R52/53
Sekureco S9 S26 S27 S28 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+310, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Trijodoacetata acido, hidrogena trijodoacetatoI3C-COOH estas organika kemiaĵo, derivita el jodigo de acetata acido, toksa kaj koroda kombinaĵo, kie ĉiuj hidrogenatomoj de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭataj de jodatomoj.Trijodoacetata acido preparatas ekde malonata acido kaj jodata acido en akva solvaĵo.

Trijodoacetata acido estas malstabila sub alta temperaturo kaj malkomponiĝas en jodo, jodoformo kaj karbona duoksido.[3] Trijodoacetata acido malrapidigas la polaran movadon de la aŭksino en vegetalaj histoj, kaj do ĝi povas akumuliĝi en specifaj lokoj de la plantoj. En certaj kondiĉoj ĝi povas simuli la aŭksinajn aplikojn.[4]

Fluoroacetata, kloroacetata, bromoacetata kaj jodoacetata acidoj estas pli fortaj ol acetata acido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Trijodoacetata acido povas rezulti el interagado de acetila klorido kaj jodo, sekvata de hidrolizo:

acetila klorido + 3 Jodo + akvo trijodoacetata acido + 3 Jodida acido +klorida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Kiam trijodoacetata acido varmiĝas kun acetata acido aŭ kiam ĝi estas traktata kun alkalaj karbonaotoj, ĝi disrompiĝas en jodoformon kaj karbonan duoksidon:

trijodoacetata acido + acetata acido jodoformo + 2 karbona duoksido + metano

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

2 malonata acido + 6 jodata acido 2 trijodoacetata acido + 2 formiata acido + 4 akvo + 7 oksigeno

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Trijodoacetata acido kaj tribromoacetata acido prepareblas per halogenigo de malonata acido kun jodobromo en acida akva solvaĵo laŭ la metodo de Scheme. Trijodoacetata acido estas kristala kombinaĵo kaj rapide malkomponiĝas kiam hejtata.[5] La dekstrotiroksino, same kiel ĝiaj derivaĵoj el acetata acido, ekzemple de trijodoacetata acido, pro ĝia malpli potencaj efektoj sur la metabolo, ofte uzatas kiel farmakologiaj agentoj por malaltigo de kolesterolo.[6] Laŭ kelkaj studoj, la tiroksino kaj la trijodoacetata acido plialtigas la asimiliĝon de la glukozo.[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido[redakti | redakti fonton]