Trikilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trikiloj
Trikiloj uzita dum mond-rekorda trikado – la trikado kun la plej grandaj trikiloj.

La trikilo estas eta stango kun difinita longo, kiu estas uzata por trikado. Trikiloj havas pinton unufine kaj ordinare kapeton alifine.

Ĝi estas produktita plej ofte el tradiciaj lignaĵoj, plantaĵoj, sed ankaŭ el plasto, metalo k.a. Ekzistas ankaŭ trikiloj kiuj estas inter si ligitaj per plasta ŝnuro. Kutiman trikaĵon oni trikas per du trikiloj, sed se oni deziras triki ronde oni povas uzi 4 aŭ 5 trikilojn.

Trikiloj kutime estas dikaj inter 2 kaj 25 mm.