Pulovero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trikotvesto)
Diversaj modeloj de puloveroj

Pulovero estas vesto kovranta la torson kaj la brakojn, senfenda, kiun oni surmetas traŝovante la kapon. La vorto devenas de la angla lingvo: pullover (to pull = tiri; over = super).

Puloveroj ekzistas el multaj fibroj, kiel ekzemple lano, kaŝmirlano, silkokotono. Ofte artefaritaj fibroj estas aldonitaj por pli bone konservi la formon. Plej ofte puloveroj estas trikitaj, nuntempe ofte maŝine trikitaj. Ankoraŭ nuntempe mantrikita pulovero estas bela donaco. Apartan famecon havas mantrikitaj puloveroj el Norvegujo kaj Araninsuloj

Verda arana pulovero

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Iam, kiam edzino trikis puloveron por sia fiŝkaptista aŭ marista edzo, ŝi kuntrikis propran haron kiel bonŝancigaĵo[1].

En Irlando kaj sur Guernsey oni aldonis la komencliteron de la viroj al la pulovero por ke post ŝippereo oni identigu ilin pli facile kiam la korpo estis pelita al la strando. Familitipaj trikmodeloj celis la saman sur la Hebridoj kaj la Araninsuloj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]