Trilensa objektivo de Cooke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Optika skemo de trilensa objektivo de Cooke

Trilensa objektivo de Cooke estas objektivo kiu konsistas el tri lensoj, disdividitaj per spaco. La meza el la lensoj estas disiga kaj farita el flinto, du flankaj lensoj estas kunigaj kaj faritaj el kraŭno.

Skemo de la objektivo ebligas preskaŭ nuligi ĉiujn aberaciojn se relativa truo estas ne pli ol 1/4 ... 1/6.3.

La objektivo estis inventita kaj patentita en 1893 de Dennis H. Taylor, kiu laboris en firmao "Cooke of York". La objektivo estas historie unua anastigmato, ĝi estis sufiĉe pli malfacila en kunmuntado kaj pli sensema al malĝusta kunmuntado ol la antaŭaj objektivoj. Poste estis inventitaj pli perfektaj objektivoj, sed ĝis nun la objektivo estadas uzata en malmultekostaj fotiloj.

Plua plibonigado de la objektivo eblas per anstataŭigado de unuoblaj lensoj per kungluaĵoj de lensoj faritaj de diversaj specoj de vitro. Tiel eblas pligrandigi relativan truon kaj angulon de bildo.