Trinidado kaj Tobago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trinidad kaj Tobago)
Jump to navigation Jump to search
Republic of Trinidad and Tobago
Respubliko de Trinidado kaj Tobago

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Forged from the Love of Liberty
Nacia devizo: Together we aspire, together we achieve
Kune ni aspiras, kune nin atingas
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Portospeno
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (29,4%)
hinduismo (23,8%)
anglikanismo (10,9%)
Areo
 % de akvo
5,128 km²
0 %
Loĝantaro 1 341 151
Loĝdenso 207,8 loĝ./km²
Horzono UTC−04:00
Interreta domajno .tt
Landokodo TTO
Telefona kodo +1868
Plej alta punkto El Cerro del Aripo
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro Anthony Carmona
Nacia tago 31-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 31-a de aŭgusto 1962
Ekonomio
Valuto trinidada dolaro (TTD)
MEP laŭ 2016
– suma $20,96 miliardo
– pokapa $ 15.342
v  d  r
Information icon.svg

La Republic of Trinidad and Tobago (La Respubliko de Trinidado kaj Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo. Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobabgo, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6 % de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).

Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: TT.
  • E-nomo: Respubliko de Trinidado kaj Tobago.
  • Nacia nomo: Republic of Trinidad and Tobago.
  • Areo: 5.128 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento George Maxwell Richards(2003).
  • Ĉefurbo: Portospeno (127 mil).
  • Loĝantaro: 1.305 mil (2005).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Eksporto: nafto, kemiaĵoj, sukero.
  • Pokapa MEP: 18.300 $ (2007).

Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sokao (angle Soca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.

Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento. Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto

Famuloj naskitaj en Trinidado kaj Tobago[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ILGA

Mapo de la administraj regionoj de Trinidado kaj Tobago.
Teamo el Trinidado kaj Tobago dum 2006 unuafoje partoprenas la Futbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio