Trinkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trinkaĵoj estas kune kun manĝaĵoj la ĉefa nutrofonto por plej multaj animaloj. Sen trinki, tiuj estuloj perdus la akvan ekvilibron (necesega por havadi fluantan sangon) kaj post nur kelkaj tagoj (depende de la specio) elsekiĝus kaj mortus.

Trinkaĵo estas pli-malpli flua substanco, kiun oni povas englutadi rekte de la buŝo en la stomakon sen maĉi. Kelkaj supoj ankaŭ trinkeblas, sed ĝenerale oni tiujn "manĝas" per tipaj manĝiloj kaj do konsideras ilin manĝo.

La baza trinkaĵo por ĉiuj trinkuloj estas akvo. En la nutrado de mamulidoj, lakto ludas similan rolon.

Distinga trajto de homoj (kaj de kelkaj aliaj primatoj) estas ke tiuj ĉi trinkas ne nur por malsoifiĝi, sed ankaŭ por frandi, akiri sanigan aŭ stimulan kromefikon, aŭ ebriiĝi. Kutime la diversaj trinkaĵoj enhavas plurajn funkciojn samtempe, ekzemple oni povas trinki teon kaj por veketiĝi, malsoifiĝi, frandi, sin varmigi, kaj plibonigi sian sanon. Apartan lokon okupas alkoholaĵoj, kies ĉeffunkcio tute ne estas malsoifigi sed ja ebriige stimuli la cerbon.

Nealkoholaj trinkaĵoj

Bazaj trinkoj
Akvo
Lakto
Denaturaj trinkoj
Plantosukoj
Kokoslakto
Oranĝosuko
Trinkoj preskaŭ denaturaj
Kafo
Kakao
Teo
Trinkoj klare homfaritaj
Karbohidraj sukoj
Kolao

alia grupigo

Alkoholaĵoj

Kun relative malmulte da alkoholo
Biero
elo estas angla biero, hela kaj malforta.
Palmovino
Sakeo
Vino
Kumiso
Likvoroj
Arako
Viskio
Vodko