Trinkakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Trinkakvo el botelo

Trinkakvo estas dolĉakvo kun alta pureco, taŭga por homa konsumado. En ĉiuj landoj leĝoj difinas la nocion, mineralan entenon, proprecojn de la trinkakvo. Kompreneble ĝi ne povas enteni iun ajn danĝerajn por la homa sano.

Homo bezonas ĉiutage 2-3 litrojn da akvo, dum en okcidenta Eŭropo oni konsumas tage 150-200 l por lavado, sinpurigo ktp. Tial oni proponas paralelajn tubojn por trinkakvo kaj uzakvo.

En tradiciaj komunumoj, trinkakvo estas aparta de uzakvo kaj oni metas ĝin en specialaj ujoj.

Seninfektigo de trinkakvo[redakti | redakti fonton]

La seninfektigo de trinkakvo por homa uzado havas kiel celon la forigon de la patogenaj mikroorganismoj enhavataj en akvo, kiuj ne estis forigitaj en la komencaj fazoj de la traktado de akvo. La seninfektigo de trinkakvo estas necesa kiel unu de la lastaj paŝoj en la traktado de trinkakvo, por eviti ke tiu estu damaĝa por la homa sano. Ofte, se temas pri akvo el naturaj akvofontoj aŭ el putoj, la seninfektigo estas la nura traktado havigita al akvo por akiri trinkakvon. La seninfektigo povas esti farata per kemiaj (ekz. per kloroozono) aŭ fizikaj (ekz. per aparta filtrado) rimedoj.

Kazo de pura akvo[redakti | redakti fonton]

La trinkado de pura akvo malkuraĝiĝis pro sanaj kialoj. En purigita akvo mankas mineraloj kaj jonoj kiel kalcio, kiu ludas ŝlosilan rolon en biologiaj funkcioj (kiel homeostazo de nervozaj sistemoj), sed kutime ili troviĝas en trinkebla akvo. La manko de naturaj mineraloj en distilakvo levis iujn zorgojn. Distilita akvo malhavas mineralojn, do necesas suplementa minerala ingesto dum ĉiutaga dieto por subteni taŭgan sanon. Pro tiu kialo, konsilita al alpistoj ne nur rekte trinki la fanditan akvon de glaĉeroj, sed uzi ĝin en infuzaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]