Saltu al enhavo

Tripartfolia bidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tripartfolia bidento

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Archaeplastida
Klado: Chlorobionta
Klado: Asteredoj Asteridae
Klado: Kampanuledoj Campanulidae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Bidens
Bidens tripartita
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr


Tripartfolia bidento, latine Bidens tripartita, estas specio el la familio asteracoj.

Tiu planto estas tre varia, pro la diverseco de ĝia vivlokoj, pli malpli riĉaj je nutraĵoj. Ĝi altas inter 15 kaj 120 cm. La brunruĝa, (preskaŭ) senhara tigo portas parajn foliojn, kiuj estas profunde dividitaj en tri aŭ kvin partojn dentohavajn. La flava kapituloj estas ĉirkaŭita de 4-8 longaj brakteoj. La akenoj havas 2-3 pintojn.

Tiu eŭrazia planto kreskas en malsekaj lokoj, ĉefe borde de riveroj, ankaŭ en forlasitaj lokoj. Pro ĝia varieco estis priskribitaj diversaj subspecioj kaj varioj.