Triple Frontera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triple Frontera
landlima regiono
La unuiĝo de la riveroj markas la geografian trilandan punkton. La rivero kun bruna akvo korespondas al Iguazuo
La unuiĝo de la riveroj markas la geografian trilandan punkton. La rivero kun bruna akvo korespondas al Iguazuo
La unuiĝo de la riveroj markas la geografian trilandan punkton. La rivero kun bruna akvo korespondas al Iguazuo
internacia trilanda punkto [+]

LandojArgentino, Brazilo, Paragvajo
- koordinatoj25° 35′ 33″ S, 54° 35′ 35″ U (mapo)-25.5925-54.593055555556Koordinatoj: 25° 35′ 33″ S, 54° 35′ 35″ U (mapo)


Triple Frontera (Argentino)
Triple Frontera (Argentino)
DEC
Triple Frontera
Triple Frontera

Triple Frontera (Brazilo)
Triple Frontera (Brazilo)
DEC
Triple Frontera
Triple Frontera

Triple Frontera (Paragvajo)
Triple Frontera (Paragvajo)
DEC
Triple Frontera
Triple Frontera

Map
Triple Frontera
Vikimedia Komunejo:  Tres Fronteras [+]
vdr

25° 35′ 35″ Sudo 54° 35′ 38″ Okcidento / 25.593078 °S, 54.59384 °U / -25.593078; -54.59384 (mapo)

La unuiĝo de la riveroj markas la geografian trilandan punkton. La rivero kun bruna akvo korespondas al Iguazuo

Triple Frontera (en Esperanto Triobla Landlimo, portugale Marco das Três Fronteiras) estas konata internacia trilanda punkto situanta ĉe la landlimoj inter Argentino, Brazilo kaj Paragvajo, apud la fama akvofalo Iguacuo. En la areo troviĝas la urboj Puerto Iguazú (Provinco Misiones, Argentino), Foz do Iguaçu (Paranao, Brazilo) kaj la urboj Presidente Franco kaj Ciudad del Este (Departemento Alto Paraná, Paragvajo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La limoj de ĉi tiuj tri landoj, en tiu areo, laŭiras la fluejon de riveroj Iguazuo kaj Parano. La Internacia Ponto Tancredo Neves transiras la riveron Iguazuo kaj ligas la menciitajn urbojn de Argentino kaj Brazilo. Super la rivero Parano, la Internacia Ponto de Amikeco ligas Foz do Iguaçu kun Ciudad del Este, krom la informo pri ambaŭ riveroj ĝi konektas Puerto Iguazú kun Presidente Franco. En la areo, troviĝas po obelisko en ĉiu lando kun la koloroj de siaj respektivaj naciaj flagoj.

En Puerto Iguazú (Argentino) troviĝas "Hito Tres Fronteras". Ĝi estas turisma loko kun parko kie estas monumento kun ŝildoj kaj flagoj de la tri landoj, kiuj estas en la areo.[1]

Alia ekzemplo de trilanda punkto estas inter la urboj de Bella Unión (Urugvajo) kaj Monte Caseros (Argentino), ambaŭ urboj apartigitaj de rivero Urugvajo kaj Barra do Quaraí (Brazilo), kiu estas disigita de la urbo Bella Unión per la rivero Cuareim.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hito Tres Fronteras (Opción Iguazú)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Triple Frontera en la hispana Vikipedio.