Triprudno (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Triprudno
ruse Трёхпрудное
ukraine Трипрудне
krime-tatare Terek Eli
Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Ĉistenka komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 2′ O (mapo)44.934.025Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~245 m
Areo: 0,6 km²
Loĝantaro: 724 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97572
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Terek-Eli

Oficiala paĝaro nekonata

Triprudno (Krimeo)
Triprudno (Krimeo)
DMS
Triprudno
Triprudno
Triprudno
Situo de Triprudno sur la mapo de Krimeo
Triprudno (Simferopola distrikto)
Triprudno (Simferopola distrikto)
DMS
Triprudno
Triprudno
Triprudno
Situo de Triprudno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Ĉistenka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Triprudno en la Komunejo
vdr

Triprudno (ruse Трёхпрудное, ukraine Трипрудне, krime-tatare Terek Eli) estas vilaĝo en la Ĉistenka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 724 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas preskaŭ en la centro de la Simferopola distrikto, ĉirkaŭ 2 kilometrojn okcidente de Simferopolo kaj proksime al la supra fluo de la rivero Okcidenta Bulganako.

Krom Simferopolo mem la plej proksimaj loĝlokoj al Triprudno estas la vilaĝoj Moloĉno (situanta ĉirkaŭ kilometron nord-okcidente), Ĉistenko (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn sud-oriente) kaj Fontano (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn okcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fidinda skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomo Direkli-El) aperis en la jaro 1784. Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (jam menciita sub la nomo Terekle) estis loĝata de 85 krime-tataroj. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo malkreskis (pro la amasa elmigrado de krime-tataroj en Turkion); la statistikaj fontoj de la jaro 1864 menciis ĝin kiel «somerdomon» kun 4 kortoj kaj 21 loĝantoj (sub la nomo Terekli-Eli). En la statistikaj informoj de la jaro 1887 la vilaĝo estis neniel menciita kaj do, verŝajne, estis plene forlasita de la loĝantoj.

Fine de la 19a jarcento la vilaĝo renaskiĝis kiel privata bieno de A. P. Arendt. Laŭ la informoj de la jaro 1900 en la vilaĝo loĝis 34 homoj (ekde la komenco de la 20a jarcento dominas la nomo Terek-Eli). Ekde la jaro 1925 la vilaĝo apartenas al la Ĉistenka komunumo.

Maje 1944 la krime-tatara loĝantaro de Krimeo estis deportita. Kadre de alinomado de preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de Krimeo, la 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al Triprudno[2] (la rusa nomo signifas laŭvorte (la) tri-laga [vilaĝo]).

En la 1990aj jaroj la loĝantaro de la vilaĝo rapide kreskis pro la amasa reveno de krime-tataroj el la ekzilo.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1805 — 85 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 21 homoj
  • 1939 — 128 homoj
  • 1989 — 137 homoj (plejparte slavoj)
  • 2001 — 724 homoj (plejparte krime-tataroj)

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 724 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 846 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 58 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 233[3].

La loĝantaro de la vilaĝo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo. Per la busa transporto Triprudno estas ligita al Simferopolo kaj najbaraj vilaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje