Triptolemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triptolemo staranta inter Demetra kaj Persefona, ricevante tritikspikojn. Vota reliefo, 440-430 a.K., Nacia muzeo de arkeologio de Ateno

Triptolemo (el la greka: Τριπτόλεμος) estis laŭ la helena mitologio reĝo el Eleŭziso, kiu lernis de Demetra kaj instruis al siaj regatoj la agrokulturon. Li estis filo de la reĝo Keleo kaj de la reĝino Metanira el Eleŭziso en Atiko.

Demetra donis al Triptolemo grajnojn el tritiko kaj flugpovan veturilon, kun unu sola rado, tiritan de drakoj por ke li prisemu la grenon ekde la ĉielo sur la tutan teron, instruante, tiamaniere, la arton de agrokulturo. Pere de tio la tuta Grekio lernis planti kaj rikolti la tritikon.

Laŭ aliaj versioj, estis diino tiel dankis al Triptolemo la informon pri sia forrabita filino, Kora.


Antaŭe:Mitaj reĝoj de EleŭzisoPoste:
EleŭzinusoTriptolemoEŭmolpo


Vidu ankaŭ