Tripuro
Tripuro – ত্রিপুরা | |
---|---|
Statuso: | Federacia ŝtato de Barato |
ĉefurbo: | Agartala (215.000 loĝantoj) |
areo: | 10.492 km² |
loĝantoj: | 3.495.000 (2008) |
loĝdenso: | 333 homoj po km² |
lingvoj: | bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj |
religioj: | hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj |
mapo | |
Tripuro - bengale: ত্রিপুরা, Tripura – estas federacia ŝtato de Barato kun areo de 10.492 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 3.191.168 loĝantojn. La ĉefurbo de Tripuro estas Agartala, kaj la oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.
Geografio
Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.
Plej grandaj urboj
(stato laŭ la censo de 2001)
urbo | loĝantoj |
---|---|
Agartala | 189.327 |
Badharghat | 47.660 |
Jogendranagar | 34.844 |
Dharmanagar | 30.785 |
Pratapgarh | 25.890 |
Udaipur | 21.751 |
Kailasahar | 20.279 |
Teliamura | 19.606 |
Indranagar | 17.679 |
Ĥoŭai | 17.621 |
Belonia | 15.687 |
Lingvoj
lingvoj en Tripuro[2] | ||
---|---|---|
lingvo | lingva familio | procentaĵo |
bengala | hindarja lingvaro | 67,35 % |
kokboroka (tripura) | tibetobirma lingvaro | 25,46 % |
hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) | hindarja lingvaro | 1,68 % |
mogha | tibetobirma lingvaro | 0,90 % |
orija | hindarja lingvaro | 0,75 % |
biŝnuprija | hindarja lingvaro | 0,68 % |
Historio
Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.
Referencoj
- ↑ registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
- ↑ procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
- ↑ Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de la registaro de Tripuro (paĝoj anglaj)