Trisquel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trisquel GNU/Linux)
Trisquel GNU/Linux
Logotipo de Trisquel GNU/Linux


distribuaĵo de GNUo/Linukso
Evoluiganto: La komununo Trisquel kaj Sognus, S.L.U.
Familio: Simila al Unikso
Fonta kodo: Libera programaro
Lasta versio: la 27-an de majo 2022: 10.0.1[1]
Kernotipo: Monolita linuksa kerno
Apera dato: la 30-an de januaro 2007
Licenco: Ĉefe la GPL de GNU
Subteno: x86, AMD64
Retpaĝo: trisquel.info
vdr

Trisquel ([triskel]:[2], esperantigita kiel Triskelo), plennome Trisquel GNU/Linux, estas operaciumo bazita sur la GNU-linuksa distribuaĵo Ubuntu, kiu forigas ĉiujn malliberajn komponantojn.[3] La projekto celas plene liberprogramaran sistemon sen proprieta programaromikroprogramaro, kaj ĝi uzas senpagan version de la linuksa kerno kiel ĝin distribuas la projekto Linux-libre.[4] Trisquel dependas de uzanto-donacoj.[5] Ĝia identiga simbolo estas la kelta triskelo.[2]

Versioj[redakti | redakti fonton]

Tri bazaj versioj estas haveblaj.

Trisquel[redakti | redakti fonton]

La norma distribuaĵo de Trisquel ampleksas la labortablan ĉirkaŭaĵon kaj grafikan uzantinterfacon GNOME, tiel kiel anglaj kaj hispanaj asimiligoj en 700-MB ekzakta kopio de KD.

Trisquel Mini[redakti | redakti fonton]

Alternativo estas Trisquel Mini, kiun oni desegnis por bone funkcii en tekokomputiloj kaj en pli malnova aparataro. Uzante la ĉirkaŭaĵon LXDE kaj la plumpezan GTK+ kaj Fenestra Sistemo X, kiuj postulemas malpli da rimedoj ol GNOME kaj Qt/KDE aplikaĵoj,[6] la LXDE labortablo ankaŭ ampleksas la anglajn kaj la hispanajn asimiligojn, kaj oni povas instali ĝin de 500MB ekzakta kopio de KD.

Se oni ebligas retligon dum la instalado de ĉu Trisquel aŭ Trisquel Mini, la operaciumo elŝutos kaj instalos sin (inkludonte uzantmenuojn kaj ĉiun haveblan perkomputilan dokumentaron) en unu ajn aŭ pli el ĝiaj 51 asimillingvoj.

Trisquel i18n[redakti | redakti fonton]

La plena instalado estas vere internacia; ĝi ampleksas 51 lingvojn (albana, angla, araba, asturia, bulgara, ĉeĥa, simpligita ĉina, tradicia ĉina, dana, Esperanto, estona, eŭska, finna, franca, galega, germana, greka, hebrea, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, itala, japana, kataluna, kmera (kamboĝa), korea, kroata, latva, litova, nederlanda, norvega bokmål, norvega nynorsk, okcitana, panĝaba, platgermana, pola, portugala, rumana, rusa, serba, siama (taja), slovaka, slovena, sveda, tamila, turka, valencia kaj vjetnama), kiuj estas antaŭ-instalitaj en elŝutebla ekzakta kopio de DVD (1.2 gigabajtoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rubén Rodríguez PÉREZ, Trisquel 6.0 LTS "Toutatis" has arrived! ("Trisquel 6.0 'Toutatis', longperiode subtena, alvenas"), la 9-an de marto 2013, The Trisquel Project. Aliris la 11-an de marto 2013.
  2. 2,0 2,1 How is "Trisquel" pronounced? ("Kiel prononciĝas 'Trisquel'?"), The Trisquel Project. Aliris la 14-an de septembro 2012.
  3. Jesse SMITH, Trisquel GNU/Linux: a free distribution ("Trisquel GNU/Linukso: libera distribuaĵo"), la 4-an de oktobro 2010, DistroWatch. Aliris la 13-an de septembro 2012.
  4. Mathias HUBER, Trisquel GNU/Linux 5.0 verfügbar ("Trisquel GNU/Linukso 5.0 haveblas"), la 9-an de septembro 2011, Linux-Magazin. Aliris la 13-an de septembro 2012.
  5. Siete factores antes de usar 'software' ("Sep faktoroj antaŭ ol uzadi programaron"), la 14-an de aprilo 2012, El Comercio (Ekvadoro). Aliris la 5-an de aŭgusto 2013.
  6. Trisquel Mini, The Trisquel Project. Aliris la 13-an de septembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]