Saltu al enhavo

Tristan Tzara

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tristan Tzara
Persona informo
Tristan Tzara
Naskonomo Samuel Rosenstock
Naskiĝo 16-an de aprilo 1896 (1896-04-16)
en Moinești
Morto 24-an de decembro 1963 (1963-12-24) (67-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse, 8 Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno rumanaj judoj vd
Lingvoj francarumana vd
Ŝtataneco Francio (1947–)
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Tristan Tzara
Familio
Edz(in)o Greta Knutson (en) Traduki (1925–1942) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christophe Tzara Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo artkolektanto
literaturkritikisto
ludartisto
komponisto
membro de Franca rezistado
fotisto
desegnisto
aktivulo
eseisto
tradukisto
poeto
dramaturgo
verkisto
filmreĝisoro
diplomato
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio, dramo, dadaismo kaj eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en FrancioBukareŝtoĜenevo vd
Aktiva dum 1912– vd
Verkado
Verkoj Handkerchief of Clouds vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Tristan Tzara (Robert Delaunay)

Tristan TZARA (naskiĝis kiel Samuel ROSENSTOCK la 16-an de aprilo 1896 en la orient-rumania urbeto Moinești - la 24-an de decembro 1963 en Parizo) estis franca-rumana poeto kaj eseisto. Li debutis tre frue (1912), sub la pseŭdonimo S. Samyro, per simbolismaj versaĵoj en la kultura revuo Simbolul (La simbolo). Baldaŭ li disiĝis de la simbolisma influo kaj ekpublikigis poemojn pli kaj pli originalajn, laŭ metriko, sintakso kaj logiko.

En la aŭtuno de 1915 li vojaĝis por universitataj studoj al Svislando, lando en kiu li decidis resti, ne senkiale se enkalkuli ke kiel judo li sentis sin pli sekura en tiu lando ol en aliaj partoj de la militanta Eŭropo.

Sekvajare, kune kun la germanoj Hugo Ball kaj Richard Huelsenbeck kaj la elzacano Hans/Jean Arp, li iniciatis (en Zuriko) artan movadon novigan kaj renverseman, ekde tiam konatan kiel dadaismodada. Pri la etimologio de la nomo oni ankoraŭ spekulativas, kvankam Tzara "klarigis" ĝin en Manifesto Dada 1918: "Dada signifas nenion."

En 1919 li translokiĝis al Parizo, kie li daŭrigis sian kolorplenan vivon (inter aliaj, li aliĝis al surrealismo kaj al komunismo). Paralele, en Rumanio liaj amikoj publikigis liajn rumanlingvajn poemojn postlasitajn manuskripte, kaj en 1934 aperis la unua broŝuro kun liaj poemoj, titolita rumane Primele poeme ale lui Tristan Tzara (La unuaj poemoj de Tristan Tzara).

Dum la Dua Mondmilito li aliĝis al la franca rezistmovado. Liaj spertoj en tiu movado kaj tiuj de komunisto proksimigis lin al liaj ĉirkaŭuloj kaj maturigis lin. Li verkis poste pli lirikan poezion kaj postlasis kolekton de eseoj en kiu li deklaris sin, spite al ĉio, dadaisto.

Edzo de filino de sveda industriisto, li fartis pli bone ol la plejparto de siaj artaj samtempuloj. Tio tamen ne malhelpis lin piki la burĝajn valorojn kaj sintenojn, precipe pri arto.

Tzara mortis en la "urbo de la lumoj" la tagon de la 1963-a Kristnasko.


Prenita, kun permeso, el: Tristan Tzara. Sep manifestoj dada. Berkeley: Bero, 2001.